Voĉo.—Efektive, ĉu vi forgesis tiel baldaŭ? Via propra Riĉjo.
S-o J.—Sed, pendiĝu! ... (S-ino J. metas sian manon sur lian buŝon).
S-ino J.—Kaj kion vi diris ke vi faris?
Voĉo (ripetas malrapide kaj tre klare).—Ke mi tre laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto.
S-o J. (li mem provanta alvoki per la telefono).—Silentiĝu, malsaĝulo! Ĉu vi ne scias.... (S-ino J. ĉesigas lin kiel antaŭe.)
S-ino J. (en la ’fonon).—Ni finigos tiun-ĉi konversacion ĉar S-o Junedzo, kiu estas apud mi, laĉigas iom aŭskultante lian propran imaĝan voĉon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por atesti kiam mi procesos por ricevi juĝan disigon.[29]
Voĉo.—Ŭ—ŭ—ho! ŭ—ŭ—(S-ino J. sonorigas por ĉesigi la elektran komunikadon; sin turnas al S-o J., kies vizaĝo grade iĝas fraga-tomata-sun-malleviĝan specon de koloro).
S-ino J. (per nordpolusa[30] voĉo).—Havu la bonecon klarigi—se eble vi povas.
S-o J. (gajete).—Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas, karesinda mia, vi havas tre dolĉan kutimeton, alvokante min ĉe la oficejo ĉiuhore, kaj ĉar mi—ŭ—ne estas—ŭ—ĉiam tie....
S-ino J.—Estante ĉe ĉevalkuraj konkursoj, eble?