S-o J. (kuraĝege).—Jes, estante ĉe ĉevalkuraj konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperaĵon hieraŭ, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, daŭrigante ... ĉar mi ne ĉiam estas ĉe la oficejo, mi pensis ke vi koler ... ŭ ... maltrankviliĝus se mi ne respondus ĉiufoje kiam vi sonorigus por mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia ĉefkomizo, kiu estas iom da ventroparolanto, imitu mian voĉon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi forestus, kaj la malsaĝulo nesciis ke mi jam venis hejmen frue hodiaŭ—tial—Ho! pardonu min, Mimio!
S-ino J. (frostatone).—Neniam! (surlevigante la katidon) Venu kun mi, katideto, ni ambaŭ estas trompiĝitaj. Ne pensu ni plu pri tio! Ni reiros al la patrineto, kaj ... (lasas larmon fali sur la dorson de la katido). Sed (sin turnante al S-o J.) permesu al mi por diri al vi, Sinjoro ke—(telefona sonorileto tintas) Ha! la ’fono denove! (S-o J. saltas antaŭen kvazaŭ li volis respondi—S-ino J. malhelpas lin) Pardonu min, nun estas mia vico por falsi la telefonon, mi kredas. Eble estus eĉ pli interesa afero, se mi provus ventroparolan aktoraĵon (aliras al la telefono kaj respondas per raŭka, vira voĉo) jes, kiu estas tie?
Voĉo.—Ho! Maljunulo! Ĉu tiu estas vi?
S-ino J. (same kiel antaŭe).—Ne,—Ŭ—tio estas, jes.
Voĉo.—Nu, nur unu vorto pri tiu diamanta ĉirkaŭkolo, kiun vi petis ke mi elektu por via edzino. Vi diris ke via vetgajno estis cent-deko da livroj; nu, ĉar vi volas aldoni plue dekon, mi povas ricevi ĵus tion, kion vi bezonas, pendaĵon ankaŭ, po cent-dudek livroj. Ĉu tio vin ŝatas?
S-ino J. (per malforta voĉeto).—Riĉjo, ĉu vi volus veni kaj respondi al tiu-ĉi, mi petas?
(Li aliras al la telefono, kaj post aranĝinte la aferon, sonorigas por ĉesigi la komunikadon, kaj sin turnas al S-ino J., kiu sidas sur la sofo, ŝia vizaĝo en la pelto de la katido, kaj ploras iom).
S-o J. (alstreĉante liajn brakojn).—Mimio!
S-ino J. (lasas fali la katidon).—Ho! Ho! (Sur lian bruston) Ho! Riĉjo!! (La katido ĝoje murmuras.)