"HEY, DIDDLE DIDDLE!"

Babilo, babileto!
Kato kaj violoneto,
Bovino super lunon eksaltante;
Hundeto multe ridis,
Ludeton kiam vidis,
La plado kun kulero forkurante!

"LITTLE JACK HORNER."

Ĵak Horner malgranda,
En kojno sidanta,
Kun pasto de prunoj sin festas;
Enmetis fingregon,
Eltiris prunegon,
Kaj diris, "Knab’ bona mi estas!"

Tradukis Ben Elmy.

NOKTO TERURA.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Estas tre granda ĉambro, mi eĉ povas diri grandega, sed la lito, antikva kaj per densaj kurtenoj ĉirkaŭata, estas tute en angulo.

Sur tiu-ĉi lito kuŝante mi vidas palan lumon enirantan tra la du fenestroj. Per fantoma lumo ĝi lumigas la flankkurtenojn, tiel, pro ilia blankeco kaj diafaneco, igante strangan kontraston kun la densaj kaj malhelaj kurtenoj de la lito. Per malforta radio ĝi transiras la ĉambron, kaj per tremeta lumo montras la masivan pordon ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro.

Ĝuste tiamaniere timema infaneto tuŝus la kapon de kuŝanta hundo.