Kontraŭ tiu ĉi pala lumo silente sed forte bataladas la mallumo.

Maltrankvileco stranga kaptas min; ne povante plu dormi, mi leviĝas kaj aliras al la pli malproksima el la du fenestroj.

Estas kvazaŭ ia nekonata forto altirigis min.

Grandaj multepezaj fenestroj, ĉiu el ili havante tri kadrojn, el kiuj la plej malaltaj estas malfermitaj, kaj, tra la du malfermaĵoj, malvarma aero enfluas en la ĉambron.

Mi sentas min tremetantan de—malvarmo, aŭ ĉu estas—de ia antaŭaverto[4] pri danĝero?

Ekstere mi vidas grandan, antikvan korton, tute per ŝtonegoj pavimatan. Je tri flankoj malaltaj konstruaĵoj—ĉeval—aŭ bovinejoj—ĝin ĉirkaŭas, sed, dekstre de mia ĉambro kaj apude, staras altega nerompita muro.

Kune kun mia ĉambro ĝi formas la kvaran flankon de la korto.

Klinante la korpon duone el la fenestro, nur la alia dekstra fenestro de la ĉambro min apartigas de tiu nerompita muro.

En la korto mi vidas du virojn, eble ĉevalistojn. Sed kion ili estas farontaj noktmeze en tiu antikva korto? Kial ili tiel senbrue kiel fantomoj moviĝas?

Kaj pri kio ŝajnas ili ion timi? Maldikaj kiel ombroj ili ensorĉas min.