Unu el ili en kortmezon alportas benketon, sur kiun la alia metas lignan duontubon—tian, kian antaŭe oni fiksis laŭlonge la randoj de tegmentoj, por ke ĝi ricevu pluvakvon—klinigante ĝin tiamaniere ke la maldekstra finiĝo estas je la alteco de genuoj, kaj la dekstra de la brusto de homo.

Ili firmigas ĝin per fortaj subtenaĵoj, kaj enpakis en la pli alta finiĝo kvazaŭ mureton el drapo.

Tiel silente ili laboras ke oni povas aŭdi nur la plej mallaŭtan soneton.

Tiam, enirante en unu el la malaltaj konstruaĵoj, ili tie restas kelkajn minutojn kaj tiam revenas strangege vestataj. La kruroj[5], korpo, brakoj kaj, escepte la okuloj, la tuta vizaĵo, estas envolvataj per densaj kovriloj, kaj mi rimarkas densegajn gantojn sur la manoj. Vere la maldikuloj estas fariĝintaj dikeguloj!

Ili ambaŭ portas ŝarĝojn[6]; la unua pezan ŝovilon feran tre profundan; la dua ledan sakon.

Kion ĝi enhavas? mi demandas min. Io, videble, de grandega malkvieteco. Ŝajnas esti viva, la sako mem. Dekstren, maldekstren, antaŭen, malantaŭen ĝi saltas, aŭ pli korekte diri, ĝi estas saltigita.

De-nove mi sentas tremfroston. Mi komprenas nun la altiradon. El tiu ĉi io eliras la forto altira, kaj vere ĝi estas altiraĵo terura!

Alveninte al la duontubo, je la pli alta finiĝo, la unua, ĉiam forte tenante per la du manoj la tenilon, metis sian ŝovilon sur la lignan superaĵon, kie troviĝas la drapa mureto: La dua malrapide komencas malfermi la sakon. Ili ambaŭ estas videble tremantaj!

"Ĉu vi estas preta, Joĉjo?" demandis li, metante, singarde, la ankoraŭ fermitan buŝon de la sako ĝuste en mezon de la ligna kavvojo; "fortege frapu kaj svenigu[7] ĝin, aŭ mi ne kuraĝos ĝin tuŝi." "Preta," respondas la ŝoviltenanto; "jes, tiel preta kiel mi povas esti; tiel preta kiel kiam la morto mem atendas ian mallertaĵon; preta, Viĉjo, vi diras!"

"Ne riproĉu, Joĉjo; vole, nevole, estas necese ĝin fari."