"Kaj kial ĝi estas necesa? Ĉiunokte ni batas kaj rebatas kaj ankoraŭ rebatas la sovaĝan fiŝbeston. Kial ne restus ĝi en sako? Kiel mi ŝatus[8] ĝin mortigi. Ĉu ĝi estas senmortema, vi pensas?
"Se ĝi ne estus tiel batata kaj svenigita, ne eble estus ke la Doktoroj ĝin tuŝu; sed post tia frapado ĝi restos morgaŭ preskaŭ kvazaŭ senviva. Kaj estus danĝerege ke ĝi restu en sako. Se ni ne ĉiunokte svenigis ĝin, baldaŭ ĝi rompigus la sakon, kaj tiam, Ho ve la mondo!!! Venas sur nin la vivado de ĉiuj vilaĝanoj, eble eĉ de la tuta homaro. Frapu fortege; jen——"
Singarde kaj malrapide la buŝo de la sako estis malfermita. Io rapida kiel la fulmo antaŭen saltegas, tute rekta al la vizaĵo de lertega Joĉjo. Unu momenton la drapa mureto haltigas ĝin, kaj en tiu momento Joĉjo antaŭpuŝas la ŝovilon, kaj per rapidega movo forte forĵetas la sovaĝan beston. Kun bruega sono ĝi frapas, dekstre de mia ĉambro, la nerompitan muron, je la alteco de ĉirkaŭ dudek piedoj de la tero. Joĉjo estas aginta kontraŭ ĝi same kiel oni agas kontraŭ la balon kiam oni ludas "Cricket."
Tute svenigita ĝi tombas sur la teron, blanka objekto, plata, kaj laŭ la formo de soleo[9].
En la momento dum ĝi restas kvazaŭ senviva, Vilĉjo rapidas ĝin levigi kaj remetas ĝin en la sakon, kie, en tre malmulto da sekundoj ĝi rekomencas la antaŭan saltadegon.
De-nove la malfermo de la sako; de-nove la antaŭena saltego; de-nove kaj ankoraŭ de-nove....
Kiam Vilĉjo la kvaran fojon malfermas la sakon li subite ekkrias; "Gardu treege, Joĉjo, ke vi ne sendas ĝin tra la fenestroj, ĉar ĝi mortigos kiun ajn ĝi tuŝos."
Tiel forta estas por mi la altireco ke mi tute estas forgesinta la du fenestrojn malfermitajn. Mi rapide kuras al la alia fenestro, ĉar ĝi estas tre proksima je la muro, kaj mi fermas ne sole la fenestron, mi ankaŭ antaŭmetis antaŭ ĝi la lignajn kovrilojn, fortajn kaj, mi kredis, nerompeblajn.
Tion farinte, mi estas fermonta la alian fenestron kiam mi aŭdas ekkriegon de la korto, kaj vidas la beston mem saltantan, aŭ flugantan, en la malfermaĵon. Du aŭ tri fojojn ĝi ĉirkaŭflugas la tutan ĉambron. Eble ĝi min ne vidas; certe ĝi min ne tuŝas, sed mi sentas la venton de ĝia flugo, kaj kuras kiel eble plej rapide al la pordo.
Kiel eble plej rapide; sed la fiŝbirdo kiu vere flugas, sed flugas per naĝiloj, tiel rapide antaŭen saltis, tien kaj tien ĉi, ke ĝia blanka korpo ŝajnas esti nur strio[10] de lumo.