Mi aŭdas koleran bruon, mi sentas la venton de aero traŝirita, kaj la terura fiŝbesto ĉirkaŭflugadas mian kapon, preskaŭ frotante mian vizaĝon. Mano sur la tenilo de la pordo, mi restas senmove kaj ekpensas. "Estas en la domo virinoj kaj infanoj. Se mi malfermas la pordon, mi permesos al tiu ĉi terura besto eniri en la domon. Mi ne kuraĝas tion fari. Pli bone estus ke mi mortus mem, kaj eble la besto ne vundos min. Mi restos en la ĉambro."
Tial mi foriras de la pordo; kaj, kvazaŭ per ĝia malbona spirito ĝi povas legi miajn pensojn, la fiŝbesto forflugas al la malfermita fenestro, kaj pendigas sin sur la ekstera flanko de la kurtenoj, kiel grandega nokta papilio.
Dume la du viroj kriegadas.
"Forkuru, Sinjoro, se estas eble, sed ne lasu ĝin eniri en la domon, la plej malgranda piko kaŭzos la morton. Gardu la ponardegon[11]! Mi kaj Vilĉjo supreniros."
Sed timante pri la virinoj kaj infanoj mi ne deziras ke oni malfermu la pordon.
Sur tableto kuŝas larĝa, maldika libro, kaj la fiŝbesto pendas, kiel mi diris, sur la eksteraĵo de la kurteno. Ĝi restas tute senmova, eble ĝi dormas. Mi denove rapidege ekpensas.
"Se mi ĝin frapos forte kaj subite, kredeble ĝi forfalos eksteren en la korton. Tiam, antaŭ ol ĝi povos reveni, mi fermos la fenestron."
Per la du manoj tenante la libron, mi proksimiĝas la kurtenon. Tiam, per rapidega movo, mi frapas la korpon blankan, kiu, laŭ mia espero, estas forpelata tra la malfermaĵo.
Forĵetante la libron, mi ĵetas min sur la malfermitan kadron, kaj komencas fortege ĝin tiri malsupren. Sed ĝi estas pezega kaj moviĝas nur malrapide; antaŭ ol mi povas ĝin fermi, mi vidas revenante la fiŝbeston, ne nun saltigantan kiel strio de lumo, sed nerapide kaj kviete per movo kvazaŭ ĝi naĝas en aero. Jam trikvaronoj de la vitro estas pasinta la baron de la pli alta kadro. Nun unu kvarono restas de la malfermaĵo, kiam, tutproksime de mia vizaĝo, alvenas la blanka solea korpo; ĝi glitas supren inter la vitro kaj la baro de la pli alta kadro. Mi tiras pli kaj pli forte kaj la kadro pli rapide malsupreniras, sed mi vidas la blankan platan korpon glitantan ĉirkaŭ la malsupreniranta baro, kaj en tiu sama momento la fenestro fermiĝas, kaj la terura fiŝbesto falas sur mian korpon kaj pendigas sin sur la brusto de mia nokta vesto. Mi estas tute enfermita kun la objekto de mia teruro! Senmove ĝi pendiĝas sed mi sentas tra la maldensa vesto la palpetaĵojn kaj mi vidas la minacajn okulojn, ruĝajn kiel brulantaj karboj. Kiel ŝtono mi staras! Miaj okuloj grandiĝas; mia sango malfluidiĝas; mia koro estas tute haltigita; kaj kiel kanteton, mi aŭdas la frazon, denove kaj denove, "La plej malgranda piko kaŭzas morton." "Vi malfidu la ponardegon." Mi ne kuraĝas eĉ spiri. Pezege la blanka korpo premas mian bruston; brulege la okuloj ruĝaj brulas mian cerbon.
Ekster la pordo mi aŭdas brueton. Joĉjo kaj Vilĉjo do alvenas!