II.
Senamiĝo,
Mizeriĝo,
Forlasiĝo,
Eksoliĝo.
Malespero
En la koro;
Amvespero
Sen fervoro.
Koro restas
Kaj silentas;
Amo haltas
Kaj ekmortas.
Carlo Bourlet.
KRISTNASKAJ PROBLEMOJ.
Ĉiuj el miaj Jarabonantoj kiuj sendos korektajn solvojn de tiuj ĉi problemoj al la Redaktoro ricevos dekduon da Poŝtkartoj Esperantaj.
- I. Prenu nombran nomon, anstataŭu unu el ĝiaj vokaloj per konsonanto, vi ricevos grandan poeton.
- II. Prenu nomon de birdo—1. Duobligu la du unuajn literojn, vi havos bongustan frukton. 2. Anstataŭu unu konsonanton per alia, vi ricevos kvanton.
- III. Prenu nomon de nematura viro, kaj tiun de forta birdo. Legu ĉiun el ili returnen, vi ricevos. 1. Financan firmon. 2. Inan Rusan baptonomon.
(Ni presos la solvojn en The Esperantist, No. 4, kune kun la nomoj de la divenintoj).
(6266).