ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Ni ĵus ricevis leteron de Sinjoro Kühnl, la Sekretario de la Esperanta Societo en Bohemujo, kiu revenis de sia longega vojaĝo tra Eŭropo pasiginte kelkajn tagojn en Londono kvankam li tute ne parolis la Anglan lingvon! Li diras. "Hodiaŭ, kiam mi denove sidas ĉe mia skribtablo mi rememoriĝas tempojn ĵus pasintajn inter miaj novaj sed, mi devas diri, plej amataj amikoj, inter esperantistoj. Tagoj pasintaj en Londono estas al mi des pli agrablaj se mi ekmemoras cirkonstancon sub kiu mi troviĝis en Anglujo, nekonante Vian lingvon. Kaj, kvankam nekonataj homoj, tamen Viaj samlandanoj estis tiel agrablaj je mi, fremdulo. Al Esperanto mi ŝuldas multe, ĉar ĝi ebligis al mi trovi amikojn en fremdlando. Tiun ĉi ŝuldon mi povas vere nur per plej agema kaj viva propagando egaligi. Inter novaj adeptoj mi multe aludos[17] mian veturon en Londonon sen angla lingvo, kaj, por ekflamigi la malmulte vivajn samideanojn, mi decidis publikigi en Bohema Esperantisto la tutan vojaĝon.—Kühnl Edward."


Kune kun Sinjoro Kühnl en Londono troviĝis ankaŭ Sinjoro René Deshays. Tiu ĉi afabla kaj lerta Esperantisto ankaŭ ne konis nian lingvon. Li skribas. "Kara Sinjoro, Mi tre dankas vin pro la sendo de la nova gazeto esperantista, kiun nia Chaumonta grupo tuj abonis. Via unua numero tute interesis nin kaj estas vere inda je la granda sukceso kiun al vi mi bondeziras. Ĉe mia rekomencita kurso (mi faras ĉi tie la superan kurson) mi prenis por ekzercoj legadaj kaj interparolaj, la ĉarman artikolon pri L’Itala Somero. Mi estos ankaŭ feliĉa daŭrigi la legon de la Ventego Sume, mi vin kore gratulas pri la ideoj kaj pri la formo. Mia amiko, Sinjoro Mossmann, Sekretario de nia grupo, ankaŭ tre ŝatas vian gazeton, kaj skribis raporton pri ĝi por la ĉitieaj ĵurnaloj.——René Deshays."

Plezurege ni povas anonci ke la plimulto da Francaj Grupoj abonis je The Esperantist, kaj ni deziras korege danki ilin por la honoro, kaj ankaŭ por la multaj gratulantaj artikoloj kiuj estas presitaj pri ĝi en Francaj Gazetoj.


Trinidado estas malproksima angulo de la mondo, kaj Mayaro estas malproksima angulo de Trinidado; tamen ĝi havas bonan Esperantiston, tiel, kiel la sekvanta interesa letero montros.—"Kara Sinjoro—Estas veturo de kvindek tri mejloj al Port of Spain, tridek per vagonaro, dudek tri per vojo, dek kvin de tiuj ĉi estas nur la malmola sablo de la marobordo, kiu tie ĉi estas forlasita krom de pelikanoj. La marobordo estas dika je la eternaj kokosujoj[18] kaj la arbetoj de la vinbero de la maro. En Mayaro estas nur kvin blankaj homoj preter mi. Certe estas malĝoje se oni ne estas venkinta la arton sin amuzadi. Sed ni havas belan tropikan marobordon kaj maron similan al la pentraĵoj de la Sudaj Maraj Insuloj de R.L. Stevenson. Pentru Londonon, kun ĝia varmego, polvo kaj helo, dum varmega tago de Julio aŭ Aŭgusto, kaj vi havas Port of Spain, tiel, kiel ĝi ĉiam estas. Via. A.M."


Maltaj Samideanoj nun fondis Oficialan Grupon. Doktoro Gustav Busuttil aminde sendis al ni sian paroladon—en Esperanto parolitan—ĉe la kunveno por fondigi la Grupon. Belega paroladeto, kaj ni tre bedaŭras ke ni ne havas sufiĉe da spaco por presigi ĝin en The Esperantist. Parolante pri la kara lingvo mem, Doktoro Busuttil poezie diris—"Esperanto estas kiel nemortema grandega arbo kun multaj fortaj branĉoj, plenaj je ĉiam verdaj Folioj, multekoloraj Floroj, kaj bonegaj Fruktoj. La Internacia Lingvo estas la Arbo: Branĉoj estas la Societoj: Folioj kaj Floroj la Esperantistoj; kaj la Fruktoj estas la Verkoj, la Frata Amo. Nun fariĝi branĉo aŭ resti simpla folio kiun la plej malgranda blovanteta venteto povas faligi—ni devas elekti aŭ unu, aŭ la alian. Kaj kial malakcepti tian privilegion? Antaŭ kvar aŭ kvin monatoj nur estis tri Maltanaj Esperantistoj. Je tiu tempo Sinjoro Agius skribis leteron pri la lingvo al la Daily Malta Chronicle. La afero eble silente estus mortinta se la Hon. Sek. de la Esperanta Klubo ne estus sendinta respondon kiu estis varmega propagandilo de Esperanto kaj ekvekigis la dormantetan simpation kiu vivis en multaj Maltaj Koroj. Mi respondis al tiu ĉi letero kaj decidis fari veran propagandon pri, per, pro, por, Esperanto. Mi esperas ke la helpo de ĉiuj ĉeestantaj gesinjoroj, fortiĝos la Maltan branĉon de la grandega arbo kaj ke ni nutros la saman Esperon." Sendube la sindonema Doktoro Busuttil tro akcentis nian letereton, sed kompreneble Anglujo ĉiam faros tion, kion ŝi povos, por helpi sian fratininsulon fondigi fortan Societon. En Maltujo estas gazetoj Anglaj kaj Italaj. Ambaŭ el ili presigis multajn bonajn artikolojn pri Esperanto, kaj oni devas gratuli Sinjorojn Agius, Busuttil kaj Ciantar, kaj esperi ke la potencaj gazetoj presados artikolojn kiel eble plej ofte.

FOOTNOTES: