[17] Allude to.

[18] Cocoanut Palms.

KIAN AĜON LA SFINKSO HAVAS?

Sendube la plej antikva konstruaĵo hommana, kiu ankoraŭ restas ĝis nunaj tagoj, estas la granda statuo kiun oni nomas la Sfinkso. Tiu fama statuego staras aŭ—pli bone diri—kuŝas sur la sabloj de la egipta dezerto, apud la Piramidoj de Gizeo, kaj ne malproksime de Kajro, ĉefurbo de Egiptujo. La statuego havas la formon de kuŝanta leono, laŭ korpo kaj membroj; sed kun kapo, ŝultroj kaj brusto de virino. Ĉe nia tempo nur vidiĝas iom plu ol la kapo de la giganta statuo; ĉar la cetero de la figuro estas kovrita, kaj kvazaŭ enterigita, de la sablo.

Kian aĝon la Sfinkso havas? Ĉu iu povas tion nun eltrovi? Ĉe la militiro de Napoleono en Egiptujon, oni rakontas ke li admonis siajn soldatojn—"Bravuloj miaj, de la altaĵo de tiuj ĉi Piramidoj, milcentjaroj vin rigardas!" Tio ne estis tute frazo aŭ fanfaronado[19]; modernaj observantoj kaj esploristoj anoncas eĉ pli malproksiman daton. Kaj ĉiuj scienculoj konsentas ke la Sfinkso ekzistis longe antaŭ la fondigo de ia Piramido.

Plinio skribis, ĉe sia tempo, ke la leonvirina formo de la Sfinkso memorigas la maksimumon de la jaran Nilan superakvon, kiu okazas ĉirkaŭ la 6a ĝis 16a de Aŭgusto, dum estas la Suno en la signoj zodiakaj Leono kaj Virgulino. Tamen, per sekvo de la fenomena "procesio de la tagnoktegaloj," la signo; de la homa sistemo Zodiaka ne akordiĝas tute en loko kun la realaj stelaroj de sama nomo. La fiktiva[20] (tamen konvena) sistemo homa malproksimiĝas de la reala loko de la stelaroj dum la daŭro de ĉirkaŭ 12,900 jaroj,—kaj tiam vice alproksimiĝas dum egala tempo; kune 25,800 jaroj, en kiu tempdaŭro la Suno transkuras la tutan zodiakon, loĝante en ĉiu zodiaka stelaro laŭ la vico. Tiel, kvankam la superakvo de la Nilo (ĉe tempo de Plinio) okazis dum la suno estis en la signoj Leono kaj Virgulino, la suno estis, efektive, en la stelaroj Kankro kaj Leono. Kaj en tiu ĉi nuna jaro, la Nila superakvo ankoraŭ okazis kiam la suno estis en signoj Leono kaj Virgulino; kvankam, efektive, la suno estis en la stelaroj Dunaskitoj (the Twins) kaj Kankro.

Tre kredinda supozo, do, estas, ke la Sfinkso estis konstruata en epoko kiam vere akordiĝis la fiktivaj signoj kun la realaj stelaroj de sama nomo. Tia monumento dece[21] memorigus tioman notindan kaj raran okazon. Estis ankoraŭ tia okazo preskaŭ 2,000 jaroj A.K., sed la Sfinkso tiam jam estis pli antikva ol ĉiu historio. Eble, do, la Sfinkso memorigas pli fruan okazon, ĉirkaŭ 23,000 jaroj A.K.? Tia konkludo ne devas ŝajni nekredebla; ĉar Herodoto rakontas ke la Egiptoj jam studiis la sciencon de Astronomio dum 40,000 jaroj, kaj la plej novaj serĉadoj en Egiptujo atestas historion kiu povus atingi tian malproksiman daton.

Originale verkita Ben Elmy.

FOOTNOTES:

[19] Boast.