Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest Gate, E., at 7.45.
Every second Monday in the month there is a Reading Circle at Mowbray House, Norfolk Street, Strand, at 6.30.
Kvankam la Esperanta movado estas tiel juna inter ni, Anglujo jam komencas disvastigi la lingvon tra la mondo. Estas malfeliĉe, ke du el niaj plej agemaj kunverkantoj estas devigitaj forvojaĝi, unu al Hindujo, kaj alia al Aŭstralujo, sed, kvankam ni Londone perdas, sendube tiuj ĉi novaj teroj por la lingvo multe gajnos per la sindonemeco de ambaŭ el tiuj ĉi Esperantistoj. Al ili, kaj al la rezultato de iliaj klopodoj, ni sendas ĉiujn bondezirojn.
En la lasta Esperantist troviĝis tri problemoj kies solvojn nun aperos. (I). Milion’, Milton’. (II.) Anas’, Ananas’, amas’. (III.) Knab’, Bank’. Aglo, Olga.
Estis proponite presigi la nomojn de la divenintoj, sed tiel granda nombro de legantoj estas eltrovintaj la solvojn, ke spaco tute mankas. Se iu el ili ne estas ricevintaj la dekduon da Esperantaj poŝtkartoj, ni petas, ke ili sciigu nin.
La Societo Esperanta Kiĥlie estas ĝuinta la viziton de Sveda Samideanino, Fraŭlino Hilda Cederblad, kiu espereble, havos feliĉan tempon kunparolante kun Anglaj Esperantistoj. Sendube la interŝanĝo de pensoj kun anoj de aliaj landoj estas la plej bona ilo por lerni Esperanton.