Plezure ni ricevis The Indian Magazine (price 3d. from Messrs. Phillips, 121, Fleet Street) kaj legis la tuton de la interesa parolado de Dr. Pollen, C.I.E., pri kiu estis anonco en nia Januara numero. Dek tri paĝoj de tia legindaĵo devas esti sufiĉaj por puŝi kelkajn Esperantistojn ke ili aĉetu la gazeton.
Inter la Esperantistoj en Newcastle-on-Tyne estas tri fremdaj konsuloj. Kompreneble, konsulo estas unu el la unuaj por ekkoni la utilaĵojn de lingvo internacia, sed estas grava fakto ke, en tiu urbo, la reprezentantoj de Unuigitaj Ŝtatoj, Italujo kaj Belgujo estas Esperantistoj.
Jen interesega letero de sindonema apoganto.
"Estimata Sinjoro Redaktoro,—Ĝis nun mi neniam legis ion, aŭ en la Esperantaj Gazetoj, aŭ en la korespondado pri la utileco kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj ĵurnaloj, pri la instruado de ĝi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn lingvojn. Certe mi ofte ricevis poŝtkartojn de Francaj knaboj, kiuj diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn poŝtkartojn aŭ poŝtsignojn k.t.p. Sed tiuj ĉi, kredeble, jam eklernis aliajn lingvojn. Ĉu neniu el niaj patroj Esperantistaj ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuraĝas paroli aŭ skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus feliĉaj se ili povus korespondadi pri kolektoj de poŝtsignoj, aŭ pri ludoj, objektoj de naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila por interrilatoj kun alilandaj knaboj.
Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el ĉiuj lingvoj, ĉar ĝi ne naskiĝis infaneto, sed maturaĝa, kaj ili ŝanĝiĝis kaj maljuniĝis.
Bone estus memori, ke ni estas la idoj de la estinteco, sed pli bone ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur praktika lingvo por hodiaŭ sed ĝi alrigardas la estontan progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun ĉiuj alilanduloj, kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niaj fratoj.
Kun respektaj salutoj, Via, Esperantisto, 4686."
Vere signifa letero! Mi bone memoras ke, estante en Havro, mi renkontis du belajn infanetojn, kiuj bone parolis Esperanton, kiun zorge instruis je ili la gepatroj. Kaj ŝajne infanoj tre amas Esperanton. Certe en Anglujo, mi ĉiam observis, ke la plej interosituloj estas ofte geknaboj. Eble la propono, ke ili eklernu tian novan lingvon, enhavas iom da novaĵo, kaj tial estas precipe interesa. Sed ne estas dubeble, ke la studio de Esperanto plene taŭgas por la instruado de infanoj, ĉar ĝi estas lingvo facila, senescepta, kaj logika, kaj, pli ol ĉia, la lernantoj de Esperanto devas pripensi, ne nur memori.