IRLANDA LEONO.
Tagon, Irlandano sen okupado renkontis vojaĝantan sovaĝbestaron, kaj demandis la mastron:
"Ĉu mi povas esti utila al vi?"
"Nu, jes," respondis tiu ĉi, hieraŭ nia sola leono mortiĝis. "Se vi surmetos lian haŭton kaj aktos en la kaĝo, mi pagos vin."
"Tutkore mi konsentas!" respondis la Irlandano.
Nokte en la fojron amaso da homoj alvenis por vidi la mirindajn bestojn. La mastro elparolis: "Gesinjoroj, jen ne terura ne malsovaĝigebla Afrika leono. Mi nun metos lin en kaĝon, kun la tigro."
Je tiuj ĉi vortoj, la "leono" rampis al la bariloj, kaj kviete diris: "Vi forgesas ke la tigro manĝos min!" Sed la mastro, svingante la vipon, respondis: "Ne, tigroj neniam manĝas leonojn."
Tiam la leono estis ŝovita en la alian kaĝon, kaj la tigro tuj komencis treege salti al li.
La malfeliĉa Reĝo de Bestoj, pensante ke li estis mortigota, murmuris: "Ho! Sanktulo Patriko, gardu min!" "Ne timu," diris la tigro, "mi ankaŭ estas Irlandano!"
G. C. Law.