ITALA FABLASCIENCO.
En Esperanto verkita de Clarence Bicknell.
Ne tre malproksime de mia urbeto, loĝas maljunulo okdekjara, tre bona kaj simpatia, kiun mi de multaj jaroj konis. Tre ofte li donis al mi la vulgarajn nomojn de la sovaĝaj kreskaĵoj, kiujn la pli junaj generacioj ne lernas, aŭ rakontas al mi la kredaĵojn kaj superstiĉojn de tempoj kiam li estis junulo. Kiel mi ne tuj notis tiujn ĉi, antaŭ ne longe mi decidis reviziti lin, por kolekti kelkajn el liaj interesaj rakontoj. Estas domaĝe ne kolekti tiajn fablojn (eble faktojn), tiel interesajn al la fabloscienculo, ĉar baldaŭ ili, kvankam ili mortas tre malrapide, malaperos. Jen estas du el la ses rakontoj, kiujn mi aŭdis.
(I.). Virino, amikino de la patro de mia amiko, loĝantino en la proksima vilaĝo, aliris nokte kaj malfrue al placo, la tagon aŭ la antaŭtagon de la Memorigo de la Mortintoj, tio estas, la duan aŭ la unuan de Novembro. Subite ŝi ekvidis procesion de multenombraj personoj, kiuj eliris el la preĝejeto. Tiuj ĉi personoj, aŭ prefere fantomoj de mortintoj, tenis krucojn ĉe la manoj, kaj unu el ili prezentis al ŝi sian krucon, kiun ŝi akceptis, kaj metis en sian antaŭtukon. Reveninte hejmen, ŝi malfermis la antaŭtukon kaj trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgaŭ ŝi iris al bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro konsilis, aŭ ordonis, ke ŝi reiros saman lokon, por reatendi la alvenon de la procesio, sed kunportante en ŝia antaŭtuko katon-viron. Ŝi ankaŭ devos redoni la oston al tiu, kiu ĝin donacis. Tiun ĉi ŝi faris, kaj la persono, kiam li (aŭ ŝi) ricevis ĝin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via antaŭtuko tion, kio ĉeestas; ĉar alie vi nun estus kun ni." Ŝi reiris hejmen, kaj malferminte la antaŭtukon, vidis la katon, mortan kaj rigidiĝitan.
Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskaŭ la saman fablon, sed kun iom da diversaĵo, kaj la afero okazis en malsama vilaĝo. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, ĉar ĉiuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, ŝi metis ĝin en la tirkeston de sia ĉambro. Dum la nokto ŝi vekiĝis. Aŭdinte ĝemojn kaj sopirojn ĉe la tirkesto, ŝi malfermis la meblon, kaj terurigite ekvidis la fingron de mortinto. Ŝi ankaŭ iris pastron, kaj ricevis similan konsilon. Kiam ŝi redonis la fingron, ŝi ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis.
(II.). Tiu ĉi estas tre interesa, ĉar la rakonto memorigas la legendon pri Tannhäuser kaj mi neniam aŭdis similaĵon. Mia amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian ŝafaron al la malproksimaj montherbejoj kie loĝas amiko kunpaŝtisto. Tiu ĉi ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la ŝafoj revenis sen li. La nokto pasis, sed eĉ matene li ne vidiĝis. Tiam mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris serĉante lin, sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la tranĉileton per kiu li kutimis skulpti figurojn aŭ literojn sur la ligno. Pasis kelkaj tagoj, sed la paŝtisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion li faris dum la semajno de sia forestado."
Post ok tagoj, la paŝtisto revenis, kaj memvole rakontis pri la afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la ŝafoj, sed ili ne tute manĝis ĝin; tial li enmetis la restaĵon en sian poŝon. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita kaj lumigita, kie estis tre multe da ĉarmaj fraŭlinoj, kaj multe da manĝaĵoj, kaj da trinkaĵoj. Tie li amuzis sin longatempe, sed fine enuite, li deziris foriri. Tiam la dancistinoj kaj aliaj diris al li: "Danku la Sinjoron ke vi enhavas poŝe iom da salo, ĉar sen ĝi, vi deviĝus resti kun ni."
Mia amiko ne dubas pri la vereco de tiuj ĉi, kaj de aliaj similaj fabloj, sed li diras ke nun la mondo estas ŝanĝiĝita. Kaj ankaŭ ke iu Papo de ne longe malbenis la feojn kaj la koboldojn, kiuj en la antaŭtempoj ofte amuzis sin, turmentante la Kristanojn. Nun ili ne plu estas potenculoj.
HISPANAJ PROVERBOJ.
1. Korniko[1] diris al korvo "For de tie ci, nigrulo!"