Unu tagon en aŭtuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, ĉar la loko estis tro malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni vidos ĉu li ne havis kaŭzon por penti pro tio. Li estis foririnta de kelkaj horoj, kaj Fortunato kuŝis je la suno, rigardante la bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimanĉon, li tagmanĝos en la urbo, ĉe sia onklo, la korporalo.

Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li ekleviĝis, kaj turnis sin je la flanko de la ebenaĵo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je malegalaj interspacoj ĉiam alproksimiĝante. Fine en la vojeto, kiu kondukis al la domo, aperis viro kun pinta ĉapo (kiel portas la montanoj) barba, kovrita per ĉifonaĵoj, pene trenigante kaj apogante sin sur sia pafilo. Li ĵus estis ricevinta pafon en la femuron. Tiu ĉi viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por aĉeti pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en la arbaron, antaŭ liaj persekutantoj. Li alproksimiĝis al Fortunato dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto Sanpiero. La flavaj kolumoj persekutas min. Kaŝu min, ĉar mi ne povas plu marŝi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kaŝos vin sen lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kaŝu min rapide, ĉar la soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, ĝis via patro revenos. Kaŝu min, aŭ mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco Fortunato respondis, "Via pafilo estas senŝarga, kaj ne estas aliaj kartoĉoj en via kartoĉujo." "Mi havas mian stileton." "Sed ĉu vi kuras tiel rapide kiel mi?" Li faris salton, kaj forkuris. "Vi ne povas esti filo de Mateo Falkone. Ĉu vi do arestigos min antaŭ via domo?" La infano ŝajnis kortuŝita. "Kion vi donos al mi se mi kaŝos vin?" La bandito serĉis en sia leda poŝo, kaj eltiris el ĝi moneron da kvin frankoj. Vidante la monon, Fortunato ridetis kaj diris: "Nenion timu." Li tuj faris grandan truon en amason da fojno apud la domo. Gianetto eniĝis tien, kaj la infano lin kovris tiamaniere, ke li lasis al li iom da aero por spiri. Estis tamen neeble suspekti viron kaŝitan sub la fojno. Plie li prenis katinon kun ŝiaj idoj, kaj placis ilin sur la amaso por kredigi ke ĝi ne estis tuŝita de kelke da tempo. Poste, ekvidante sangajn postsignojn, li zorge kovris ilin per polvo, kaj trankvile rekuŝiĝis je la suno.

Kelkaj minutoj poste, ses viroj en brunaj uniformoj kun flavaj kolumoj, komandataj de adjudanto alvenis. Tiu ĉi adjudanto estis iom parenca de Falkone (Oni scias ke en Korsujo oni sekvas la gradojn de parenteco pli malproksime ol aliloke). Li nomiĝis Teodoro Gamba, kaj estis agemulo, tre timata de la banditoj, el kiuj li jam estis kaptinta kelkajn.

"Bonan tagon, kuzeto, kiel vi grandiĝis," li diris. "Ĉu vi ĵus vidis pasi viron?" "Ho, mi ne estas ankoraŭ tiel granda, kiel vi, kuzo," naivege respondis la infano.

"Tio venos. Sed diru al mi ĉu vi vidis pasi viron kun pinta nigra ĉapo, kaj ruĝe kaj flave brodita jako?"

"Viron kun pinta ĉapo?" "Jes! respondu rapide, kaj ne ripetu miajn demandojn!" "Hodiaŭ matene la Sinjoro Pastro pasis antaŭ nia pordo sur sia ĉevalo Petro. Li min demandis, kiel sanas mia patro, kaj mi lin respondis—" "Ha, sentaŭgulo, vi estas ruzulo! Diru tuj al mi kien Gianetto iris, ĉar estas li, kiun mi serĉas; kaj mi estas certa, ke li prenis tiun ĉi vojeton."

"Ĉu oni vidas kiam oni dormas?" "Vi ne dormis, sentaŭgulo. La pafoj vekis vin." "Vi do kredas ke viaj pafiloj faras tiom da bruo! La pafileto de mia patro faras pli multan!" "Mi bone scias ke vi vidis Gianetton. Eble vi eĉ kaŝis lin! Kamaradoj, eniru en la domon, kaj vidu ĉu nia viro estas tie. La fripono havas nur unu piedon por marŝi, kaj li posedas troan bonsencon por provi atingi lamante la arbaron. Plie, la sangaj postsignoj finiĝis tie ĉi." "Kaj kion diros mia patro, kiam li scios ke oni eniris en lian domon dum lia forestado?" "Sentaŭgulo," diris la adjudanto, "ĉu vi scias ke mi havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! Ĉu vi scias, fripono, ke mi povas kuŝigi vin en malliberejo sur la pajlo kun katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviliĝis.

La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa afero, ĉar la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan ĉambron. La meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, ĉasiloj kaj kuiriloj. Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj ŝajnis ĝui la konfuzon de la soldatoj. Unu alproksimiĝis al la amaso da fojno kaj vidis la katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la ŝultrojn, kvazaŭ li sentas la ridindecon de sia singardo.

Nenio movis, kaj la vizaĝo de la knabo ne montris ian maltrankvilecon. La adjudanto preskaŭ malesperis. Li jam serioze rigardis je la flanko de la ebenaĵo kiel inklina reiri tien de li venis, kiam li ekpensis ke eble karesoj kaj donacoj helpos lin. "Kuzeto," li diris, "vi ŝajnas esti tre lerta bubo. Sed vi agas malbone ĉe mi, kaj se mi ne timus ĉagreni mian kuzon Mateon, vere mi forkondukus vin kun mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi donos al vi tiun ĉi belan arĝentan horoloĝon, kiu certe valoras tridek frankojn!"

"Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi horoloĝon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel belan, kiel tiun ĉi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato rigardis ĝin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon. Sentante ke oni mokis lin, li ne kuraĝiĝas kapti ĝin, kaj de tempo al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. Ŝajnis tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horoloĝon al li.