"Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos al vi la horoloĝon, kondiĉe ke vi diru kie estas Gianetto. La kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson." Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horoloĝon, ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia vizaĝo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto ŝuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaŭ sufokiĝis. Dume la horoloĝo balanciĝis, turniĝis kaj kelkafoje eĉ tuŝis lian nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano leviĝis al la horoloĝo; liaj fingroj tuŝis ĝin, kaj ĝi tute kuŝis en lia mano, la adjudanto tamen ne ellasinte la ĉenon. La ciferplato estis ornamita; la kovrilo nove polurita; je la suno ĝi brilis kiel fajro.

La tento estis tro granda.—Fortunato levis ankaŭ la maldekstran manon, kaj per la antaŭfingro li montris supre sian ŝultron la amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la ĉenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horoloĝo.

La soldatoj tuj renversis la amason, kaj ĝi baldaŭ moviĝis, kaj sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante leviĝi, sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto ĵetis sin sur lin, kaj elŝiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis lin, malgraŭ lia kontraŭbatalo.—Gianetto, kuŝita sur la tero kaj ligita kiel branĉaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu alproksimiĝis. "Filo de ...," li diris pli malŝate ol kolere. La infano ĵetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke li ne plu meritas ĝin. Sed la kaptito ŝajnis ne vidi tiun movon. Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne povas marŝi; vi devas porti min en la urbon." "Vi tuj kuros pli rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin unu mejlon sen laciĝi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per branĉoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaŭ metos iom da pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli senĝena."

Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj por bandaĝi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino subite aperis apud la kurbiĝo de la vojeto, kiu kondukis al la arbaro. La virino antaŭmarŝis, kurbiĝata penige sub la pezo de grandega sako da kaŝtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; ĉar estas neinde je Korso porti ian ŝarĝon krom siaj armiloj.

Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas venintaj por aresti lin. Sed kial tiu ĉi ideo? Ĉu li malpacis kun la justeco? Ne, li ĝuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj prepariĝis por la defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian sakon, kaj pretigu vin!" Ŝi tuj obeis. Li donis al ŝi la pafilon, kiun li portis sur la dorso, por ke ĝi ne ĝenu lin. Tiam li malrapide autaŭeniris al la domo, laŭlonge la arboj, kiuj borderis la vojon, kaj preta ĵeti sin, je la plej malamika movo, malantaŭ la plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kaŝate. Lia edzino sekvis lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartoĉujon. La ofico de bona edzino dum batalo estas ŝargi la armilojn de ŝia edzo.

Vidante Mateon tiamaniere alproksimiĝantan, la adjudanto estis en tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde parenco de Gianetto, aŭ se li estus lia amiko, kaj li volus defendi lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al la poŝto. Je tia ŝanceliĝo, li kuraĝe decidiĝis antaŭeniri sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo ŝajnis al li longega.

"Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj ĝentile plialtigis sian pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marŝadon hodiaŭ, sed ni ne devas plendi pri nia laciĝo, ĉar ni faris bonan kaptaĵon. Ni ĵus kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio laŭdata," ekkriis Giuseppina, "li ŝtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj ĉi paroloj ĝojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon al la korporalo Chardon—sed tio ne estas grava afero, li estas nur Franco:—Plie li kaŝiĝis tiel bone, ke la diablo mem ne estus povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni neniam estus trovinta lin. Gianetto kaŝiĝis sub tiu ĉi amaso da fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros ĝin al lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la provincestro."

"Malbeno!" ĝemis tute mallaŭte Mateo.

Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kuŝis sur la portilo, preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam turninte sin al la pordo de la domo, li kraĉis sur la sojlon, dirante: "Domo de perfidulo."

Nur homo certa morti estus kuraĝiĝinta elparoli tiujn ĉi vortojn. Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian patron alvenantan. Li baldaŭ reaperis kun taso da lakto, kiun li prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn.