"For de mi!" ekkriis la malfeliĉulo kun tondra voĉo. Poste, turniĝante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkaĵon!" La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li ĵus interŝanĝis pafojn! Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris adiaŭ al Mateo kiu ne respondis....

Ĉirkaŭ dek minutoj pasis antaŭ ol Mateo malfermis la buŝon. La infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu, apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno. "Vi komencas bone," fine diris Mateo kun voĉo kvieta, sed terura por tiuj, kiuj lin konis. "Paĉjo mia," ekkriis la infano, alproksimiĝante, la okulojn larmplenajn, preta sin ĵeti genue. Sed Mateo kriis al li: "Malantaŭen de mi!" kaj la infano haltis kaj ploregis, senmove starante kelkajn paŝojn de sia patro. Giuseppina alproksimiĝis. Ŝi ĵus ekvidis la horoloĝĉenon elpendantan el lia ĉemizo. "Kiu donis al vi tiun ĉi?" "Mia kuzo, la adjudanto."

Mateo ekprenis la horoloĝon kaj, ĵetante ĝin forte kontraŭ ŝtonon, disrompis ĝin en mil pecetojn.

La ploregoj de Fortunato duobliĝis, kaj Mateo daŭrigis lin fikse rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la pafilo, kaj ĵetinte ĝin sur la ŝultron, li reprenis la vojon al la arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via," diris ŝi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de sia edzo, kvazaŭ ŝi volis legi tion, kio pasiĝis en lia animo. "Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." Ŝi kisis sian filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie ŝi fervore preĝis antaŭ la imago de la Dipatrino....

Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun larĝan ŝtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn preĝojn!" "Patro mia, Paĉjo, ne mortigu min!" "Diru viajn preĝojn!" ripetis Mateon, teruravoĉe. Balbutante kaj ploregante, la infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavoĉe la patro respondis Amen je la finiĝo de ĉiu preĝo.

"Ĉu tiuj ĉi estas ĉiuj preĝoj kiujn vi scias?"

"Patro, mi ankaŭ scias la Ave Maria, kaj la Litaniojn, kiujn mia onklino lernigis al mi."

"Ili estas tre longaj, sed diru ilin!"

La infano finis la litaniojn per malfortega voĉo.

"Ĉu vi estas fininta?"