"Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros ĝin. Mi tiome petegos mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto."

Li estis ankoraŭ parolante kiam Mateo murmuris: Dio vin pardonu!

Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta.

Sen ĵeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por serĉi fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da paŝoj, li renkontis Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi faris?" ŝi ekkriis.

"Justecon!"

"Kie li estas?"

"En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu loĝi kun ni."

TOM BOLIN.

(Dibdin.—Tradukis A. Motteau).

Senviva kuŝas nun Tom Bolin,
Karulo de l’ŝipar’;
Ventego ne plu blovos sur lin
En granda mortintar’.
Li staris en beleco vira,
De la marist’ model’;
Ferdeke devosklavo vera,
Sidant’ nun super vel’. (bis).