Tom ĉiam sian vorton gardis
Kaj kore donis sin;
Edzinon virtan li posedis,
Amikojn verajn, nin.
Li ankaŭ kantis tiel bele,
De l’ŝipo Filomel’!
Bedaŭru ni do lin fidele,
Zorgantan super vel’. (bis).
Veteron belan sendos tamen
La supervol’ al Tom,
En tago kiam venos hejmen
Maran’ kaj landa hom’.
Ŝipanon, reĝon morto kaptas;
Se li nun homa ŝel’
Senmova korpo sube restas,
Tom vivas super vel’. (bis).
DIVERSAJ AVIZOJ.
Niaj Germanaj Samideanoj baldaŭ komencas sian propagandon, kaj eldonigis bonan broŝureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu multe helpos je la varbado de rekrutoj.
Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo, anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton, klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The London Esperanto Club.
Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel kolektanto de ilustritaj poŝtkartoj, ĵus estas skribinta: "Ĉu vi scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraŭ farinta grandaron da poŝtkartoj ilustritaj? Ĉiutage la leteristo lasas en mia domo kvar, kvin, aŭ ses, ĉiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte vian anoncon en The Esperantist k.t.p."
Mi ĉiam pensis, ke tiuj ĉi multe helpus nian aferon, kaj sendube la kolekto de poŝtsignoj ankaŭ estas inda je atento. Al ĉiu, kiu sendos ĉi tie sian nomon kaj adreson, por ke ĝi enmetiĝu en nian adresareton, kiel kolektanto de poŝtsignoj, kaj kiu kunsendos la necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton da almenaŭ dek diversaj poŝtsignoj. Kaj ĉiuj el ili estos per Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun ĉi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu ĉi afero se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad, Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni disdonu ilin inter niaj apogantoj. Per malgrandaĵoj oni grandaĵojn efektivigos! Tial mi multe konfidas je poŝtkartoj kaj poŝtsignoj, por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto.