Ĉu ni do estos pravaj, enkondukante niajn proprajn "plibonigojn" en la lingvon? Kaj ĉu tiu ĉi Gazeto prave povos sin nomi The Esperantist, se estos en ĝi presita ia ŝanĝo, neaprobita de la aŭtoro de la lingvo? Tute ne.
Je la kvindek naŭa paĝo, en la Februara Numero, ni vidis kelkajn el la kaŭzoj, kiuj pruvas ke la signoj tre malhelpas nian progresadon; kaj ankaŭ estis anoncite ke Doktoro Zamenhof aprobas la uzon de la litero H anstataŭ la supersigno.
Tiu ĉi certe estas lerta kaj sufiĉa, tamen ĝi ŝajne ne plaĉas al kelkaj el niaj Anglaj studentoj. Tute forgesinte ke, kiam oni estas lernonta ian lingvon, oni devas komenci per la alfabeto, ili imagas ke la Esperantaj konsonantoj devas esti laŭ la Angla uzo. Ŝajne alilandaj amikoj ne estis pripensitaj.
Mi kredas ke ni en Anglujo prave aprobos la uzon de GH, HH, JH, ĉar oni tre facile memoras iliajn sonojn. Kaj mi ankaŭ kredas ke la Italoj ne juste malaprobos CH kaj GH, kvankam iliaj sonoj estas tute malsamaj je la uzo de la Itala lingvo.
Ĉar malmultaj studentoj skribadas pri tiuj ĉi akcentoj, mi hodiaŭ sendas al Vi tiun ĉi leteron. Kaj, ĉar Vi estas veraj Esperantistoj, Vi zorge pripenasados la aferon, kaj bonvolos sendi al mi poŝtkarte Viajn opiniojn antaŭ Aprilo 10, 1904.
(Adreso, 67, Kensington Gardens Sq., London, W.).
La plimulto el ni en Anglujo (en la tuta mondo eble) ĉiam estas kontraŭ la signoj kriadintaj. Forigu ilin! estas la devizo de multaj el niaj fervoraj helpantoj. Nu, por decidi tiun ĉi demandon, Vi, Karaj Geesperantistoj, povos elekti el tiuj ĉi du proponoj:—
(1). Ĉu The Esperantist presiĝos sen signaj literoj, sed per CH, GH, HH, JH, SH?
(2). Ĉu ĝi presiĝados per la literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kiel ĝis nun ni faris?
Mi petegas ke ĉiuj el la Legantoj kiuj pliamas la unuan el tiuj ĉi du proponoj, skribu al mi poŝtkarton, enhavantan la vortojn "Mi kredas ke la uzo de signoj malhelpas je la universala alpreno de Esperanto, kiel Lingvo Internacia."