Tiam, se mi ricevos sufiĉe da tiaj poŝtkartoj, Via deziro estos plenumita, kaj Vi ne plu vidos supersignojn en The Esperantist.

Eble la plimulto da legantoj jam lernis ke nia fervorega apoganto, Sinjoro W. T. Stead, estas malsaniĝita, kaj forvojaĝis al Sudafrikujo. Kompreneble ĉiuj Geesperantistoj unuanime sendos al li koregajn bondezirojn je rapidega resaniĝo, kaj esperos ke, antaŭ ne longe, li povos repreni siajn senĉesajn penadojn por la plibonigo de la homaro. Nunatempe li malfeliĉe estas paginta la punon de tro da entuziasmo, ĉar li provis fari pli ol eble estas.

La Biblioteko Esperanta denove pligrandiĝis, per la aldono de la tri sekvantaj libretoj:—

(1). Vojaĝo interne de mia ĉambro (kvindek ok paĝoj) estas bonega traduko de la Franca de Xavier de Maistre. La tradukisto, M. S. Meyer, trafis sian celon, kaj donis al ni lertegan kaj bonstilan tradukon de tiu interesa verketo.

(2). Advokato Patelin (kvardek du paĝoj) estas triakta proza komedio de Brueys kaj Palaprat. Esperantigita de M. J. Evrot. Ĝia enhavo estas tre interesa kaj ŝerca, kaj ĉiuj Esperantistoj ĝuos bonan ridon, je ĝia tralego. Ni gratulu Sinjoro Evrot pri la bona temo kiun li elektis, kaj ni esperu ke, antaŭ ne longe, la komedio aperos en Esperanta teatro, laŭ la deziro de Doktoro Zamenhof. La legado de komedioj multe helpas la paroladon de la lingvo.

(3). Tridek ses elektitaj fabloj de La Fontaine, tradukitaj de M. Vaillant, bone taŭgas kiel legolibro Esperanta, ĉar ni jam konas la Anglan tradukon. Niaj legantoj jam vidis specimenojn de fabloj Esperantigitaj, kaj espereble tiu ĉi aro plaĉos al ili.

Ni gratulas la tri verkistojn kaj esperas ke ili baldaŭ skribos aliajn (eble originalajn) verkojn.

Ĉiuj el ili troviĝas ĉe The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple. Ĉiu kostas 1/-.

Ni plezure povas anonci ke la de longe atenditaj Vortaroj nun eliris, kaj ke ili multe plaĉis al niaj amikoj. Ni esperas ke, nun kiam oni havas vortarojn, multe pli da Esperantistoj bonvolos sendi al ni artikolojn. Alie The Esperantist ne povos enhavi sufiĉe da interesaĵoj por gajnadi la aprobon de ĝia tutmonda Abonantaro.

Dear Readers, Greeting!