Antaŭ la tago de la loteltiro, tiuj ĉi junuloj el la sama urbo aŭ vilaĝo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu ĉi tenas la monoferadojn, po ĉirkaŭ dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antaŭan tagon ĉiuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenaŭ en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas ĝojege. Fremduloj kiuj aŭdas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aŭ duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj eĉ trinkinte tro da vino ili ne iĝas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj.
Sed pliofte ili luas omnibuson aŭ fiakron, aŭ iras vagonare al la proksimaj urboj.
Morgaŭ ili ĉiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam laŭ ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno.
Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi.
Finiginte la eltiron, ĉiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj metitaj sur la ĉapeloj, kaj kuntagmanĝas. Poste ili rekomencas la hieraŭajn amuzaĵojn, sed pli freneze, ĉar tiuj, kiuj eltiris bonan numeron saltas kaj kantadas je ĝojo, kaj la aliaj faras same por pli bone kaŝi aŭ forgesi siajn ĉagrenojn.
La trian tagon ili faras preskaŭ same, post kiu la monoferadoj estas elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj raŭkaj pro la kriegado, kantado, kaj senĉesa babilado, estas enuitaj.
Sed post du aŭ tri monatoj, venas la tago por la vizito al la kuracisto, kaj ree la bando, eĉ tiuj, kiuj ne iros al la servado, kunripetas la festojn dum tri tagoj.
Laŭ mia opinio kaj observadoj, tiu ĉi sistemo de deviĝa milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo.
Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili ĝuas la vivadon kune kun tiom da samaĝaj kamaradoj. La junaj militistoj estas ĉiam kaj ĉie estimataj, eĉ amataj. Ili vidas belajn urbojn, aŭ konatiĝas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden.
En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzaĵoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimanĉojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu ŝilingo, pasigas tri aŭ kvar horojn trankvile aŭskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finiĝo de la servado, ili ĝuas la memorojn pri la estinteco, kaj ĉie renkontas amikojn, ĉar la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aŭ universitato.