La plej populara kanto el ĉiuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "La adiaŭ de la Memvolulo al lia Amantino." Tiun ĉi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazaŭ ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiaŭ" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo ŝanĝis la unuan linion, kaj la aŭtoro volonte akceptis la korektaĵon. Nun ĝi komencas "Adiaŭ, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.")

Jen estas la laŭvorta traduko.

LA ADIAŬ DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO.

Adiaŭ, ho belulino!
L’armeo al la fronto
Foriras; se mi haltus,
Eterna estus honto.

Ne ploru! mi spereble
Revenos, ho anĝelo!
Aŭ, en batal’ mortinte,
Vin vidos en ĉielo.

La glavon, la pafilon,
Mi portas, kaj pistolojn;
Je l’sunleviĝ’ mi diros
La adiaŭparolojn.

Turnestron mi surmetis,
Per tuta prepareco!
Mi, vir’ kaj militisto!
Vivu la libereco!

Militi mi ne iros
Kontraŭ patrujaj bandoj!
Sed la fremdulojn peli
El la Italaj landoj.

De longe per tiranoj
Ni estas suferantaj;
Mi iras Lombardion
Kontraŭ la subpremantoj.

Ho! la pasioj estas
Teruraj; sed la morto
Por gajni liberecon
Estos belega sorto.