Kun tiom da aliaj
Mi ankaŭ mortos—eble—
Sed ne maltrankviliĝu!
Mi mortos honoreble.

Se mankus la novaĵoj
Pri via vir’ amanta,
Per kuglo mortigita,
Ne estu sopiranta.

Mi ne vin lasos sole;
Ĉar restos la trezoro;
Kaj li sin konsolados;
La fil’ de mia koro.

Jen! la trumpet’! l’armeo.
Foriras; ne min tenu!
Al filo kison donu,
Kaj libereco venu!

LA VIRO VERDA.

Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon).

Estis en la preĝejo de malgranda vilaĝo, ke mi renkontis la lamulon.

Mi ekzamenadis iom atente la eksteraĵon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu ĉi kesto ĉiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:—tiel stranga, ke mi timas ĝin rakonti, ĉar mi estas preskaŭ certa, ke neniu povos ĝin kredi."

Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo.

"Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda ĉambrego. De longe oni nomas ĝin 'La Fantoma Ĉambro,’ ĉar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.’"