Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekiĝis el la sonĝo, kaj rapidas alproksimiĝi. Sed mi estas lama, kaj marŝas nur tre malrapide.

Antaŭ ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaŭ malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan supraĵon de la nigraj enkadraĵoj....

Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kaŝitan pordon. En la dikaĵo de la muro estas mallarĝa tunelo, kaj flanke de ĝi ni trovis la korpon de la Sinjorino...."

"Ĉu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentiĝis.

"Je la momento mi ja kredas tion, sed ŝi nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas ŝin babilantan pri la Viro Verda. Febro ŝin atakas, kaj ŝi iom freneziĝas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Ŝi tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al ŝi senduban pruvon ke la ŝajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, ŝi rapide resaniĝos. Sed se ŝi ankoraŭ kredos ke ŝi vidis veran fantomon, certege ŝi mortiĝos."

Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni ĉiuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio ĉi?"

"Tuj mi ĝin diros al vi," li respondis. "Ĉe tiu tempo ni havis tre kleran preĝejoteniston, veran konantulon pri ĉiuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun ĉi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaŭ ducent jaroj: Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo.

Laŭ metio, la preĝejotenisto estis ankaŭ lignaĵisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Ĝi troviĝis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (ulex europaeus).

Alveninte mi vidis malgrandan konstruaĵon de du etaĝoj; la unua el briko, kie la lignaĵisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed ĝi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis ĝuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna ŝtuparo.

Suprenirinte, mi trovis tie la lignaĵiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Ŝajnis al mi ke la lignaĵisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema.