Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignaĵisto rigardis min, kaj laŭ la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:—la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaŭ la okuloj de frenezegulo.
Mi ne scias ĉu mi perfekte konservis la ŝajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara voĉo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaŭ mi revenos. Tiam mi adiaŭis kaj per malrapida paŝo mi malsupreniris la ŝtuparon.
Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj ĉizilo, per tre forta mano ĵetita, preskaŭ frotis mian vangon. Ekrigardante malantaŭen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizaĝon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi.
Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restariĝas, ankoraŭ faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj.
Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignaĵisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego ĵetante sin sur min.
Iafoje la muso sin savas!
Dum la lasta rulado ni alproksimiĝis malgrandan grenejon. Ĝi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna ŝtuparo, la dekstra flanko tuŝanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna plataĵo, kie troviĝas pordo. Ĝi estis tute neuzita kaj treege malnova.
Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la plataĵo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran ŝtuparon. La pordon mi trovis ŝlosita.
La frenezegulo ŝajnis iom ŝanceliĝi. Li levigis la falintajn ŝtupojn kaj disŝiris ilin, kiel oni disŝiras paperojn. La pecojn li ĵetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis eĉ vundata.
Per tiu ĉi amuzaĵo li pasigis multajn minutojn.