(8). Expressions.
- He got run over by a horse—Ĉevalo lin piede subpremis.
- He wants to get talked of—Li deziras ke oni parolu pri li.
- Get on with your work and never mind what I am doing—Daŭrigadu vian laboron, kaj ne zorgu pri tio kion mi faras.
Note.—In all cases when "to go" is used with the same meaning as to get, the translation would be the same as in the above.
E.g.—To go across—trairi.
LA IMPRESO KIUN FARIS JE MI LA PARLAMENTEJO.
Originale verkita de E. A. Lawrence.
Post multaj tagoj mi ricevis mian bileton. La lokoj estas malmultaj kaj mi devis longe atendi, sed fine mi ja havis la tiel deziritan okazon, sed, Ho ve! mi havas teruran kapdoloron. Tamen mi decidis ĉeesti.
Prezentante min ĉe la pordego, ne estis necese ke mi demandu la vojon, ĉar, estante fraŭlino, policano demandis: "Ĉu vi serĉas la Galerion de Sinjorinoj?" Mi jesis, kaj li kondukis min al komforta levilo, kiu min levigas tri aŭ kvar etaĝojn, al la supra Galerio.
Tie ĉi troviĝis kelkaj Sinjorinoj, atendantaj, sur benkoj sidantaj, ekster la ŝlosita pordo de la Sankta Kaĝo—ne ekzistas alia nomo por ĝi—de kie la beletaj birdoj aŭ aliaj povos rigardadi, tra la ferme plektataj baroj, siajn amikojn de la privilegiita sekso, kiuj klopodas pri la regadaj zorgoj.
Mi estis tre feliĉa, ĉar mi povis iri tute proksime al la baroj, kaj mi vidis grandan altan Ĉambregon. Longa, librokovrita tablo troviĝis en la centro.