La Redaktoro deziras sendi koregan dankesprimon al la multaj Gesamideanoj, kiuj afablege plezurplenigis lian libertempon. Laŭ la peto de multaj legantoj, li skribos mallongan skizon pri sia pro-Esperanto vojaĝo, en la Maja numero.
DIVERSAĴOJ.
Kara Sinjoro,—Mi plezure legis en la Februara Numero de The Esperantist leteron de Esperantisto 4686 pri instruado de Esperanto al geknaboj. Mi devas sciigi vian estimatan korespondanton, ke ekzistas nun jam de kelka tempo ekmovado Esperantista inter junuloj.
Por kuraĝigi ilin al la lernado de nia lingvo estis fondita de Svisa instruisto, Sro. Ducommun, internacia korespondado de gejunuloj, kiu nun havas korespondantojn en diversaj landoj. La junaj Esperantistoj tiel perfektiĝas en la lernado de la lingvo, konatiĝas kun alilandaj samaĝuloj, kaj povas interŝanĝi kun siaj malproksimaj amikoj poŝtkartojn, signojn, fotografaĵojn, k.t.p.
Mi plezure sendos pluajn sciigojn laŭ peto.—Via,
H. Hodler,
9 Av des Vollandes, Geneva.
Pri tiu ĉi letero, ni ankaŭ ricevis alian respondon de Angla Instruisto:
Kara Sinjoro,—La knaboj interesiĝas treege je la lingvo, kaj, kvankam mi ne estas povinta aranĝi multe da tempo por ĝi, ili faradas bonan progreson, kaj jam skribas leterojn en Esperanto. Certe, ili preferas Esperanton antaŭ Franc-aŭ-German-lingvoj, kvankam ni instruas tiujn ĉi per la metodoj modernaj kaj interparoladaj.