Dro. Zinovjev afable skribis el Aluŝta, Rusujo, la sekvantan:

Kara Sinjoro,—The Esperantist, per sia diversema kaj viva karaktero, promesas fariĝi la plej interesa inter Esperantaj ĵurnaloj. La sortoj de Esperanto (kies ano kaj servisto mi fariĝis de la tempo de ĝia naskiĝo) prezentas sin al mi garantitaj de kiam ili falis en fortaj manoj de Angloj kaj Amerikanoj. Inter diversaj demandoj ondigantaj la homaron, mi preskaŭ ne trovas pli belan, pli seriozan, kaj ampleksan, ol tiu de lingvo internacia. Gloro, laŭdo kaj kunsento al tiuj, kiuj varbiĝis je nobla servado al ĝi. Akceptu ateston de miaj vere simpatiaj sentoj.


La unua raporto de la Grupo Esperantista en Le Hâvre ĵus eldoniĝis, kaj enhavas longan priskribon pri la vizitoj de alilandaj Geesperantistoj dum la lasta jaro. Tiuj ĉi, oni diras, plene atestis je la elparolebleco de Esperanto.

Kompreneble ni ĉiuj esperas ke la interparolado de la lingvo inter anoj de diversaj landoj baldaŭ fariĝos ĉiutaga afero, sed, nuntempe, ni danke akceptas la kritikon de niaj sindonemaj Havraj gesamideanoj, kiuj eble havas la plej grandan sperton el ĉiuj pri tiu ĉi demando.


Sro. de Beaufront skribis al Sro. Motteau pri la Esp-Ang. Vortaro:

Kara Amiko,—Grandegan ĝojon donas al mi la apero de via Vortaro, ĉar, kiel vi scias, mi ĉiam diris kaj ripetis, ke la Angloj estos por ni forto netaksebla.

Nun ili estas armitaj kaj, ĉar mi konas ilian karakteron, mi tre bone scias, ke ili senhalte, potence kaj eĉ mirinde kunhelpados al la triumfo de nia ideo, kiam ili ĝin konos ankoraŭ pli bone.

Tre koran dankon pro via verko bonega kaj klarega.