DIVERSAJ AVIZOJ.

La Redaktoro multe bedaŭras, ke tiom da abonintoj plendis pri la prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon rekte al li, The Esperantist ĉiam estas sendita per revenanta poŝto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto, la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li nur scias, ke la nomoj de la abonintoj ĉiam estas tuj senditaj al la Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero.

Cunctari funestissimum ŝajne ne estas alilanda Esperanta proverbo. Ĝi estu la Angla devizo!


Ĉiuj Esperantistoj multe ĝojos lerni ke Sro. de Ménil finigis sian grandan laboron, kaj ke la Tutmonda Jarlibro eldoniĝis. La unua parto estas la nova Adresaro, kaj poste troviĝas milojn da adresoj el ĉiuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema aranĝinto devis esti multe zorginta. Ĉiuj Esperantistoj devas havi tiun ĉi libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro. (Price 2s., post free, from the Librarian).


Ni ankaŭ ricevis Esperanto in dieci Lezioni, Itala traduko de Esperanto en dix Leçons (kosto 8d., verkita de Conte Albert Gallois, en Riolunato). Ĝi helpu la Italan movadon.


Ankoraŭ alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun ĉi fojon, estas: Cours Commercial d’Esperanto (1s. 6d. post free) verkita de Léon Marissaux, 139 paĝoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun ĉi verkon: Bonega. Tie oni, de la komenco ĝis la fino, nur legas frazojn utilaj por ĉiutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn, kiuj kutime troviĝas en ĉiaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri ĝeneralaj aferoj, tiel kiel Bicikletoj, Loĝejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj baldaŭ posedos tian utilan komercan lernolibron.