"La fundo de l’Mizero," tradukaĵo de Pola rakonto farita de la bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 paĝoj. Nia Pola Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas almenaŭ niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun ĉi verkon. Priskribo pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej terura, ne tute estas legindaĵo por ili, kaj, ni estas preskaŭ certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu ĉi verko, ili senhalte legados ĝis la fino, kaj pensos kune kun ni, ke estus estinta pli bone, se la unua paĝo estis estinta la lasta, kaj ke la restaĵo skribiĝis neniam. Ne ĝin legu, do, ĉar ĝi alportos nenian bonon.
"Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj" de Dro. Paul Rodet enhavas 32 paĝojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita, ĝin legu.
Eble, kiam oni vidos tiujn ĉi vortojn, oni jam estos vidinta sur ĉiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan ruĝan Esperantan lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo de la lingvo inter ĉiuj Anglaj-parolantaj popoloj.
Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestranĉaĵojn. Tiuj ĉi ĉiam plioftiĝas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara afero.
Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova sed forta grupo tie fondiĝis, dank’ al la klopodoj de kelkaj fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, kaj ni esperas, ke tiuj legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian propagandon. La nova Grupo eldonas belajn poŝtkartojn, ilustrantaj la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8 pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C.