TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM.

De Dro. Smollet, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (Oxon.), 9660. (Finigita; Vidu paĝo 118 por la komenco).

Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis ĉe la kvazaŭ dormanto, kaj la tenanto enpuŝis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo kunpremis la bruston, kaj speco de ĝemo eliris el la traĥeo de la mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la ĉambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo.

Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la nuna okazo; la tuta supraĵo de lia korpo kovriĝis de malvarma ŝvito, kaj liaj nervoj skuiĝis de grandega tremado. Por mallonge skribi, li estadis sub sveno, kiu verŝajne helpis lian konservon: ĉar, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la elsaltoj de lia teruro estus fariĝintaj lia malkovrilo. La unua uzo, kiun li faris de lia rekonsciiĝo estis rimarki ke, retirante, la mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta tiun ĉi ilian senzorgon, sin elĵetante sur ilin kun danĝero de sia vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekaŭdis el la malsupra ĉambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove forveturi, esperante kapti pli da rabaĵo. Ili tiel foriris, forte ordonante al la maljunulino, ke ŝi ŝlosu la pordegon dum ilia forestado. Ferdinando rapide efektivigis sian pripenson. Tuj kiam, laŭ lia diveno ili sufiĉe malproksimiĝis de la dometo, leviĝante el sia kaŝejo, li kviete sin movas al la lito kaj, elserĉinte la poŝojn de la mortinto trovis monujon, plenigita de dukatoj, kiujn, kune kun arĝenta poŝhorloĝo kaj diamanta ringo, li proprigis al si sen bedaŭro. Tiam, malsuprenirinte zorge kaj singardeme en la ĉambron, li sin prezentis antaŭ la maljuna pekulino antaŭ ol ŝi havis la malplejan ideon pri lia alveno. Kvankam kutimita al la sanga komerco, ŝi ne vidis tiun ĉi aperaĵon sen signoj de teruro kaj mirego, kredante, ke ĝi estis la fantomo de ŝia lasta mortigita gasto.

Malleviĝante sur genuojn, ŝi ekkonfidiĝis al la protekto de la Sanktuloj, sin kruciĝante je tiom da fervoro kvazaŭ ŝi estis titolata al la speciala ĉiela atento. Nek ŝia zorgeco malgrandiĝis kiam ŝi kleriĝis pri tiu ĉi diveno, kaj eksciis, ke ĝi ne estis fantomo, sed vera homa formo kiu, ne atendante por ŝin riproĉi pri la vasteco de ŝiaj krimoj, ordonis per minacoj de la morto, ke ŝi alkondukigu al li la ĉevalon. Ŝi devis obei tian ordonon, kaj li ŝin tuj sidigis sur la selo, kaj suprenirante mem poste, transdonis al ŝi la kondukilojn, ĵurante per tonoj plej severaj, ke la nura ilo por konservi ŝian vivon troviĝis en lia senriska alveno ĉe la proksima urbo, kaj ke tuj kiam ŝi kaŭzus al li kian ajn dubeton pri ŝia fideleco li senkompate fariĝus ŝia mortigisto. Tiu ĉi deklaracio faris la deziritan efekton sur la maljuna inferulino kiu, treege petegante al li kompaton kaj pardonon, promesis lin gvidi sendanĝere en vilaĝon, malproksima de kelkaj kilometroj, kie oni loĝigus lin, kaj venigus al li nelacigitan ĉevalon aŭ kion ajn plie li bezonus por daŭrigi sian vojaĝon. Per tiuj ĉi kondiĉoj, li diris, ŝi povus meriti lian bonanimon. Ili tiel kunrajdis, ŝi sidante forke sur la selo, tenante la bridon per unu mano, kaj vipeton per la alia, dum nia aventuranto sidis poste, observante ŝian konduton, kaj altenante apud ŝia orelo la buŝon de pistolo. Tiamaniere aranĝitaj, ili transiris parton da la sama arbaro, kie lia kondukisto lin forlasis la antaŭan tagon. Estas kredeble, ke li ne pasigis la horojn en plej agrabla revado, sin trovante envolvata en la labirinto de tiuj ombroj, kiuj ŝajnis al li esti la oftejo de rabado kaj mortigo.

Ordinara timo estis komforta sento nekomparinda kun tia, kian li nun posedis. La unuaj paŝoj, kiujn li alprenis por sinkonservo estis la efektoj de nura instinkto, dum lia kapablecoj estingiĝis aŭ subpremiĝis de malespero. Sed, nunatempe, kun la reveno de pripensado, plej teruraj antaŭsentoj lin atakis. Ĉiu brueto de la vento tra la arbaretoj ŝveladis ĝis la raŭkaj minacoj de mortigo! La skuado de la branĉoj prezentadis al li la vibradon de ponardoj, kaj ĉiu ombro de arbo fariĝis la apero de sangema fripono!

Mallonge, en tiuj ĉi okazoj li elsentis tion, kio lin turmentis milfoje pli ol la piko de vera rapiro, kaj kun ĉiu nova spasmo de timego, li rememorigis al sia kondukantino per ankaŭa torento de ĵuraĵoj, ŝin avertante, ke ŝia vivo neeviteble dependis de lia opinio pri lia propra konservo. La homa naturo ne povis longe ekzisti meze de tiel komplektitaj timoj. Fine li sin trovis for de la arbaro kaj benita de malproksima vidaĝo de loĝejo. Li tiam ekturnis siajn pensojn je nova afero. Li pripensadis ĉu li paradus sian brevegecon kaj sindonemecon, konfesante sian ruzon, kaj transdonus sian gvidantinon al la leĝpuno, aŭ ĉu ne estus pli saĝe, ke li forlasus la maljunan Hekaton kaj ŝiajn kunsciantojn al konsciencaj pikoj, kaj ke li kviete daŭrus sian vojaĝon Parizon, je sendisputata posedo de la kaptaĵo, kiun li jam akiris. Tiun ĉi paŝon li do decidis fari, rememoriĝante, ke per siaj sciigoj la rakonto de la mortigito nepre elvokus la atenton de la justeco, en kiu okazo la havo kiun li prunteprenis de la mortinto devus esti redonata en favoro de liaj heredantoj. Jen argumento, kiun nia aventuranto ne povis kontraŭstari. Li antaŭvidis la verŝajnecon, ke oni de li malproprigus lian akiron—kiun li rigardis kiel premio de la kuraĝo kaj saĝeco—kaj lin detenus kiel atestanto je la rabistoj, kun evidenta domaĝo al liaj propraj aferoj. Eble li ankaŭ elsentis konsciencajn kaŭzojn, kiuj lin malkonsilis atesti kontraŭ kanajlaro, kies emoj preskaŭ ne povus diferenciĝi de la siaj!

Tiel pripensinte, li cedis al la unua petegado de la maljunulino, kiun li eksigis ĉe loko apud la vilaĝo, elpetinte, ke ŝi forlasu vivadon tiel malhonestan kaj siajn krimegojn, transdonante siajn kunkulpulojn en la manojn de la justeco.

Ŝi ne mankis promesi tutan reformiĝon kaj, deĵetinte sin antaŭ li pro lia bonegeco, ŝi foriris al sia dometo, forte decidinte konsili siajn kunmortigantojn, ke ili rapidege rajdu al la vilaĝo por kulpigi nian heroon.

Sed tiu ĉi, saĝege, nekonfidante je ŝiaj protestoj, nur haltis por lui kondukanton ĝis la proksima haltejo, kiam li sin trovis en la urbo Chalons sur Marne.