ESPERANTO EN ĴAPONUJO.
Letero de Sro. van Doorn en Yokohama.
26 Aprilo, 1904.
Tre Estimata Samideano,—
Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondiĉo de Esperanto en tiu ĉi lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, ĵus estis komencita, kiam ĝi ricevis seriozan haltigon de la nuna militado, kiu okupas ĉiujn la atentojn de la ĉi-tieuloj.
La propagandado estas tre malfacila tie ĉi, ĉar la Angla lingvo estas deviga temo en ĉiuj lernejoj sub la registara observo. Foje estis proponite plibonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu ĉi lando, ĉar, kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la Ĵaponoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio ĵurnalo The Voice kiu formetis ĉiujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn mallogikajn uzadojn. Plie, tiu ĉi estas granda kosmopolita urbo, kaj la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial la helpa-lingvo Volapük havis tie ĉi multe da studentoj. Hodiaŭ ĝia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom konata de ĉiuj Ĵaponanoj, estas vulgare por Ĵaponoj kaj Ĥinoj ĝin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas distinga! Ĵaponoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan civilizacion, kaj nun povas administri ĉiujn siajn departementojn sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj ŝipestroj de poŝtŝipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Ĵaponaj lernejoj. Je tiuj ĉi ni devas esperi, ĉar ili havas gravan influon inter la bone edukitaj Ĵaponoj. En diversaj partoj de Ĵaponujo jam de kelka tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri ĝia plena taŭgeco kiel internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, ĉar la Ĵaponoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedaŭrinde, tiuj ĉi diversnaciaj pioniroj ĝis nun restis tute izolitaj, laborante ĉiuj aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antaŭenirus, se ĉiuj Esperantistoj tie ĉi konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondiĝus ĝenerala kaj centra grupo.
KANTETO.
Karulino Mia.
Originale verkita. De William Officer.
Kiam la maten’ lumiĝas,
Ho karulino mia!
Ĝia belec’ memorigas
Plej dolĉe min de via.