Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio, kies kastelo troviĝis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis. La Angla lingvo sufiĉos ĉie! Li do forveturis, por viziti la familian naskiĝejon.
Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro, kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilaĝanaro neniu komprenas lian lingvon. Preskaŭ ĉiuj Eŭropaj lingvoj tie havis siajn anojn, krom la Angla. Mia amiko estis tre malĝoja. Kompreneble, mi ofte priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je vespermanĝo, li aŭdis la nomon de nia kara lingvo! Morgaŭe, tute sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj.
Ĉion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne povis lerni.
Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun ĉi bedaŭrindan okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi ĉiujn malklaraĵojn! Se plaĉos al vi, vi povos profiti de mia kono Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies poemetojn estas tiel bonekonataj.
Mia malnova amiko multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion de la kastelo, kaj ĝiaj loĝantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn li neniam antaŭe lernis. Dank’ al Esperanto, li nun scias ke, dum la antaŭaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam liaj soldatoj ruinigis ĝiajn najbarojn, ĉar la tiama posedanto iam estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa historio.
Tiu ĉi anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono de Esperanto.
BULONJO.
H. Bolingbroke Mudie.
La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia vetero! Ĉie troviĝas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute forgesis nin. Kuraĝe!
Ni baldaŭ trovis, ke ni eniris Esperantujon, ĉar, dank’ al la senĉesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni apartigitan vagonon. Tie ni enŝlosiĝis, por senhalte paroladi Esperante kaj esperante, ĉar ni ja esperis, ke la vetero baldaŭ pliboniĝus.