Laŭ la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies partoprenantoj nombris dek-du.
Ĝustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis, kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis sufiĉe trankvila kaj ni senŝancele eniris la vaporŝipon.
Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe ŝatis la privilegion ĝin uzi. Vere, ĉiam kaj ĉie Esperantistoj ĝuas specialajn privilegiojn.
Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la ĉirkaŭaĵoj estis preskaŭ nevideblaj. Fine la kruta Franca marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis pakaĵojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatiĝi kune kun niaj jam konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne estis necese atendi ĝis kiam la ŝipo ĉesus sian movadon ĉar, alproksimiĝinte, ni ĝoje rimarkis ke la elŝipejo estis de granda verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon ĉe ni, kaj tuj elkriegas per fortaj voĉoj tre korajn eldirojn. La steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Ĉu la maro estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj ĝoje flugis de la tero en la ŝipon, el Francujo en Anglujon.
Kompreneble la ĉirkaŭstarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo! Mi ja konas ĝin sen ellernado, unu el ili rimarkis al mi. Sed Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldaŭ alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj, kaj kune eniri por submetiĝi sub la linkaj okuloj de la limdepagistoj.
Ni vidis malfeliĉulojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis feliĉuloj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas.
La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj, kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo troviĝas prezaro Esperanta. Tio ĉi certe estas bona reklamo por la lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon, sed ke la verda Esperanta standardo ankoraŭ ĉie regnis.
Baldaŭ ni, granda procesio, marŝis sur la stratoj de la plej grava centro de la Franca fiŝkaptado. La maro ĉiam troviĝas je unu flanko ĉi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj ĉie vidiĝis, pro la pluvego, kiu ĉion ŝanĝigas.
Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo Castiglione, kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentiĝis al niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj.
Dum tiu ĉi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro de la vetero. Mi aranĝis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro varma kaj homplena. Nun mi aranĝos bonan veteron, por ke ni, kaj ĉiuj aliaj kuraĝuloj, ĝuu feliĉan libertempon." Kompreneble ĉiuj multe ridis, je tiu ĉi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo ĉesis, la stratoj sekiĝis, kaj fine la suno ekbrilis por aplaŭdi tiun ĉi memorindan internacian kunvenon.