Post tagmanĝo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la fiŝvendejon, la ŝipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron. Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermanĝo.
Al tiu momento, Sro. Michaux, la tre sindonema Prezidanto de la Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj, ĉagrenege mi ĝin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je tiu ĉi okazo, li afable forgesos la proverbon ke malfrua danko estas pli malbona ol danko ia, kaj akceptos miajn nunajn dankojn. Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunveniĝis, ili bonvolos skribi por mi siajn subskribaĵojn sur papereron, mi havos grandan plezuron enmeti ĝin en la albumon, kiun mi ĉiam konservos inter mia ĉiam pligrandiĝanta propagandilaro.
Dum la vespermanĝo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies programon ni jam vidis sur la paĝoj de la "Cicerone" (Semajna Bulonja organo, ĉiam enhavanta Esperantan paĝon).
Sed, kvankam ni multe antaŭĝuis la proponaĵojn, la kunveno mem donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la naŭa horo, kiam ni eniris belan ĉambregon, mirinde ornamigita de Francaj kaj Anglaj flagoj, kaj ankaŭ de ĉiam verdaj arbetaĵoj kaj palmoj. Vere ŝajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon.
Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj ĝuis tiun akcepton. Ankaŭ la oreloj multege ŝatis la koran ĥoron: "Dio savu la Reĝon" ("The Esperantist," No. 1) kiu donis komencon al la bonega programo.
Estas tute neeble priskribi tiun ĉi kunvenon detale, sed eble la programo estos interesa por legantoj. Jen estas:
| PARTO I. | |
| Dio savu la Reĝon | Ĥoro. |
| Prezentado | Sro. Michaux. |
| Valso Esperanto | Fno. Decrequy. |
| L’Espero | Sro. Boulet. |
| Mia Mano | Fneto M. T. Bergier. |
| Bonan Tagon, Suzo! | Sro. Derveaux. |
| La Paco | Sro. Dufeutrel. |
| Duo de la Reĝo d’Ys | Sno. Bergier kaj Fno. Sutils. |
| Honora Vino. | |
| Piana-ludo. L’Akvofalo | Fno. Pannevin. |
| 13a, Hungara Rapsodio | Fno. Decrequy. |
| PARTO II. | |
| Floreto | Fneto G. Bergier. |
| La Cigalo kaj la Formiko | Fneto M. T. Bergier. |
| La Korvo kaj la Vulpo | Fneto Lephay. |
| Lasta Deziro | Fno. Sutils. |
| Hamleto | Sroj. Dufeutrel kaj Mudie. |
| Hispana Romanco | Sino. Bergier. |
| La Bano de la Pastro | Sro. Boulet. |
| Galateo | Sro. Derveaux. |
| La Marseja Himno | Ĥoro. |
| Bonvena Ĉampana Vino. | |
Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje ŝatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi konfesas ke mi pleje ŝatis la kvar recitadojn de Fraŭlinetoj Bergier kaj Lephay. Kiam oni aŭdas nian karan Esperanton el la lipoj de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, ĝi havas ankoraŭ pli belan sonon ol kutime. Kaj oni devas ankaŭ gratuli—ĉiujn! Ĉio estis bona, eĉ bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute plaĉis al mi.
Eble ĝi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke ĝi meritas gravan atenton. En almenaŭ unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton.
Laŭ mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion ĉi, kaj oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antaŭlasta. Se oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin’ (No. 5) Vivo de Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The Esperantist oni konstatos ke, eĉ por la kutimita melodio, kiun oni verkis por tiuj ĉi poemoj, la Esperantaj vortoj taŭgas. Mi do esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus tiom da utileco kaj belsoneco.