Post la finiĝo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto: belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris Esperantaj, ĉar ambaŭ el ili konsistis el floroj ruĝaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la emblemo de Internacieco.
Sed jam tro longa estas tiu ĉi priskribo. Por ĝin finigi, mi rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michaux kaj Reeve.—Sed ne! Ekzistas ankoraŭ alia afero, kiu eble havos apartan intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni ĉie rimarkis, ke la Verd-kovrilaĵeto estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke la rezultatoj estas ŝatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus!
Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de karaj internaciaj amikoj.
Morgaŭ matene, post naŭ-tridek, niaj amikoj nin serĉis, kaj kondukis en la ĝardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo Bulonja, kaj tie ni fotografiiĝis antaŭ bela floraro. La rezultato estas bona, kaj ĉiam servos kiel fidela memoraĵo de plezura mateno.
Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon ĝis Wimereux. La antaŭan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun ĉi rubandon oni nun fiksis ĉe la vitro de la tramo, kaj ĉiuj preterirantoj bone rimarkis, ke ĝi estis Esperantista tramo. Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon.
Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia, mi rimarkis novajn vidindaĵojn mi certiĝis, ke estis ja fakto. Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaŭ estas sufiĉe bela. Ne ŝanceliĝu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj.
Sur la beleta marbordo Wimereuxa ni ĝuis tre feliĉan posttagmezon. La suno ĵetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la kunvenintoj sidiĝis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti kaj ŝercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj ĝuis tre plezuran ludadon kun la ĉarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj, Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, eĉ la infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto ĉiam estas internaciaj, kaj ni estis tre feliĉaj, kaj multe bedaŭris kiam vesperiĝis, kaj ni devis returnen trami. Post vespermanĝo, ni denove kunvenis, kune kun niaj gastamaj amikoj en la ĉefloko de ĉiuj Francaj urboj, la Casino. Tie, sidante en la belaj ĝardenoj apud la lumigita estuario, sub la hela lunlumo, Sro. Boulet (kiu venis el Roueno) afable promesis fariĝi nova kunverkanto, kaj ni hodiaŭ povas legi lian lertan Calabre tradukon.
Jen alia gajno por Mondvaganta Redaktoro! Li ricevas artikolojn de tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, ĝis nun, mi kredas, mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la sukceso de tiu ĉi Gazeto.
La proksiman tagon, post matenmanĝo, ni ĥore estis kantantaj Funiculi Funicula kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por konduki nin en Le Portel.
Kia belega sablaro tie troviĝas. Ebena kaj malmola kiel asfalto. Bonega loko por la krevetkaptado, sed, ŝajne, Esperantistoj en Bulonjo neniam havos tempon por tiu ĉi agrabla amuzado. La tieaj amikoj ĉiam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindaĵon.