Sur tiu ĉi sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine alvenis al la interesa vilaĝo. Le Portel estas enloĝata de fiŝistoj, sed Wimereux, je la alia flanko de la estuario estas rapide pligrandiganta ĉirkaŭurbo de Bulonjo.

En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la enterigiron de fiŝisto.

Sro. Michaux diris al mi, ke multe da la tieaj loĝantoj ankoraŭ posedas la trajtojn Hispanrasajn, ĉar siaj praavoj venis el tiu suda lando.

Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en Bulonjon, kaj oni aranĝis finan posttagmezan promenadon ĝis la rimarkinda monumento de la Grande Armée Napoleona. Tiu ĉi estis tiel ŝatinda, kiel la aliaj, kaj la vetero ĉiam estis bela. Tamen oni diris, ke en la apudaj vilaĝetoj estis iom pluvdona. Ni estis feliĉuloj havi kune kun ni la veter-subestron!

Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan, pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero.

Post tre feliĉa haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiiĝis, kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakaĵojn por la baldaŭe foriranta vaporŝipo. Tion farinte kaj vespermanĝinte, niaj fervoraj amikoj akompaniis nin ĝis la enŝipejo por doni al ni lastan Ĝis la Revido....

Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank’ al vi, ni ĝuis mirindan viziton; dank’ al vi, ni nun havas eĉ pli varman estimon de nia kara lingvo, kaj ĝiaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de nia akcepto ĉe siaj samnacianoj. Vere ni ŝajnis esti "centjaraj amikoj!"

Kaj ĉu mi ĉiam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble, kaj ne estas dubinde!

Tamen unu malfacileco ĉiam troviĝis, pri tio ni devis esti singardemaj. Jen. Ĉiam, kiam oni aranĝis estontan renkonton, oni devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Ĉiam Sro. Michaux diris ambaŭ, ekzemple, je la naŭ kaj duono kaj je la duono de la deka. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas, neniam plu diros aŭ unu aŭ la alian. Ni diros je naŭ-tridek. Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro kaŭzata de tiu malfacileco.

Al la dirita horo, ĉiam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam internacia por diri la horon. Laŭ la antaŭa anonco en The Esperantist, tiu ĉi sistemo estas la fervoja (kaj sekve la praktika) uzo.