Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn ĉi liniojn, kion vi pensas? Ĉu vi ne multe bedaŭras, ke vi ne kuraĝis partopreni je tiu ĉi unua oficiala grupkunvenejo? Mi ĝin esperas. Tamen, ne estas necese, ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn ĉi fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a & 31a Julio kaj la Aŭgusto, ili ricevos viziton de granda aro da alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el ĉiuj proksimaj aŭ malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj, kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, Effingham Road, Lee, Kent) li povos aranĝi specialajn kondiĉojn kun la fervoja kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato.
"Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!"
LA LINGVO DE LA FLOROJ.
Originale verkita de Ben Elmy (Daŭrigata de paĝo 79).
PARTO II.
Ju pli ni studas la florojn, des pli ni konstatas, ke multe da ili posedas nesuspektitajn lertecojn, kiujn apud besto ni volonte nomus instinkto aŭ eĉ prudento. La esploradoj kaj eksperimentoj de la plimultiĝanta anaro de observistoj pruvas tion ĉi. Tamen, ĉar la kreskaĵoj aŭ floroj estas mutaj, tial la homaj oreloj neniel taŭgas por tiu esplorado; estas do necese, ke la homo uzu siajn okulojn des pli zorge kaj akurate. Eĉ tiam, multe da floraj okazaĵoj evitas la tro difektan homan vidlertecon, homa difekto kiun la homo mem tre ofte forgesas kaj malatentas.
Ekzemple, oni diras ordinare, kune kun Darwin, ke "la kreskaĵoj kompreneble ne posedas nervojn, nek centran nervsistemon."[2] Sed tiamaniere, fariĝas ankoraŭ pli mirinda la plua eltrovo, ke iafoje "kreskaĵo ekscitita transigas la influon al aliaj partoj de si, kaj tiuj ĉi partoj reciproke ekmoviĝas."[2] Kia do estas la agometodo de tiaj procesoj? Se la kreskaĵo "kompreneble" ne uzas nervfadenojn por telegrafi siajn sentadojn kaj ordonojn, ĉu eble ĝi komunikigas inter si per "senfadena" telegrafo? Vere, tre nescia estas la homo, eĉ ĉe la dudeka centjaro!
Tre miriga ankaŭ estas la fenomeno de la perioda dormo de folioj kaj floroj, kun iliaj akompanantaj movadoj. Ankoraŭ mirindega estas, ke, kiel la mambesto produktas albumenan sukeran lakton, tiel la kreskaĵo produktas sukeran mielon en la floro, kun amelon kaj eĉ albumenon en la semo, por nutri la embrion kaj la junan estontan kreskaĵon.
Cetere Darwin skribas: "Apenaŭ estas trograndigo diri, ke la radikpinto (de kreskaĵo), tiom sentema, kaj tiel reguligante la movadojn de la apudaj partoj, agadas tute kiel la cerbo de malsupera besto."[2] Sed certe, oni povas plivole demandi ĉu la agadoj de kelkaj floroj ne superas eĉ iajn funkciadojn de tia besta cerbo.
Rilate al tio ĉi, Dro. J. E. Taylor argumentas pri "psikologio kreskaĵa," kaj li tre racie inspiras, ke "ĉe proksime estonta tempo ni eble konstatos, ke ne ekzistas vivo sen sekva psikologia agado; ke tio ĉi estas nepre resultato de tio; ke la vivo mem estas kondiĉita per psikologia agado; ke iaj kreskaĵoj posedas la ekvivalenton de besta instinkto, la ebleco gajni individuan sperton, kaj ĝin transigi al iliaj posteuloj, por ke tiuj ĉi profitu, ne tute nekonscie."[3].