La Amerikana poeto, Lowell, evidente kredis je tiu psikologio, ĉar li aligas al floroj ne sole vivon, sed ankaŭ animon—
"Jen ĉia terbulo, al viv’ puŝiĝante
Pro alta instinkto, interna fervor’,
Kaj supren blinde ĝis lum’ palpetante,
Atingas animon per herbo kaj flor’."[4]
Tiel ankaŭ la Angla poeto, Shelley, ĉe "La Sentema Kreskaĵo," parolas pri la gracia kortuŝeco de la interna "io, kvazaŭ spirito" de tiu floro. Aliloke li remarkas, eĉ apud pli humila kreskaĵo, la influon viveman de la aero kaj de la lumo, tuj fariĝontaj—
"Korbatoj nevideblaj de la flor’,
Al ĉiu parto vivon pulsigantaj." [5]
Alia Amerikano, la glora Walt Whitman, rakontas—"Karesante mi tenas branĉojn aŭ junajn arbojn—mi tuj sentas iliajn sukon kaj tendenon leviĝantajn en mi, kiel hidrargo ĉe varmeco. Mi baraktas amike kun ilia senkulpa fortiko—mi scias ke iom da ĝia virto pasas de ili al mi. Eble ni reciproke interŝanĝas ion—eble la arboj rekonas ĉion tion pli ol mi iam pensis."[6]
Preskaŭ idente sciigis Richard Jefferies—"Tiu aliformiĝo de buloj kaj malvarma materio en vivajn objektojn, faras la ĝojon kaj esperon de la somero. Ĉiu tronketo de herbo, ĉiu folio, ĉiu individua floreto kaj folieto, parolas pri espero. Konsideru la herbojn, la kreskaĵojn—ili estas signoj de tero altiĝante ĝis la vivo, antaŭ niaj okuloj. Tial al mi estas la floroj tiom pli ol nur trunketo kaj folietoj.... La blankaj folietoj alvokas rekte al nia koro; la trankvilaj kverkoj estas plenaj je mistero. La floroj, per siaj mil vizaĝoj, kolektis la kisojn de la mateno. Ilin ŝatante mi ricevas almenaŭ iom da ilia vivopleno—novan penson el ĉiu folieto."[7]
Certe, nia kara Jefferies multe aŭskultadis—kaj iom komprenis—la veran lingvon de la floroj! Tion ĉi ankaŭ atestas siaj ĉarmaj verkoj "Bevis," "La libera Aero," kaj la interesa, pretervorte laŭdinda, "Historio de Mia Koro."
Tamen bezonas konfesi, ke ne ĉiuj floroj tiom aminde prezentiĝas kontraŭ la homoj kaj bestoj, aŭ eĉ kontraŭ ĉiaj aliaj specoj de floroj. Inter ili ja estas amikoj kaj malamikoj, reciproke helpantaj aŭ malhelpantaj. Tion ĉi precipe klarigis Dro. Taylor, en sia verko supredirita. La vero estas ke, kiel apud la bestoj, tiel ankaŭ apud la floroj, efektiviĝas pli aŭ malpli la postuloj de "la barakto je ekzistado," "la natura elekto," kaj "la postdaŭriĝo de la plej konvenaj je la okazoj." Estas, do, nur malklera konkludo, ke la floroj "nek laboras, nek ŝpinas"; la vivotempo de la floroj estas tiom plene (kaj almenaŭ tiom utile) okupata, kiom tiu de la bestoj. Plie, estas ja la penado de la kreskaĵoj kiu provizas ultimate la nutraĵon mem de ĉiu besto, de ĉiu homo; tial, tiu ĉi devas memoriĝi ke de la vivo kaj laboro de la kreskaĵoj sia propra vivado dependas.
Amikaj floroj, kiel malmulte ni komprenas vian vivon, vian lingvon!
Ĉe la kreskanta homa pensado, nia kompreno ĉiam fariĝos pli klara, kaj nia amo pli forta, je la plej belaj el la infanoj de la tero—la mutaj sed elokventaj floroj.