Per rapidaj longaj paŝoj ŝi marŝis al la terfosisto, lin ekkaptis je la gorĝo kaj forĵetis lin en la akvon.
Neniam li tie revidiĝis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin mokis, tial ke li estis ĵetita de virino, en akvon ke li lasis ilian bandon, kaj rapide flugis el la lando.
Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan Cariad’on. La juna paro ĉiam dankis la karan Fraŭlinon pro sia feliĉeco, kiun ili ŝuldis al ŝia decida konduto; kaj la Fraŭlino estis eĉ pli respektegata kaj amata de ŝiaj najbaroj.
La morto de nia Fraŭlino similis je ŝia vivo.
Kiam ŝi kredis, ke la fino alproksimiĝis, ŝi venigis la vilaĝan ĉarpentiston, kaj donis al li la mendojn por ŝia ĉerko kaj ĉiujn la ordonojn por nemultekosta enterigiro.
Post kelkaj semajnoj ŝi unu mateno sentis, ke ŝia animo baldaŭ foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris ĉirkaŭ la lito, ŝi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiaŭparolojn. Ŝi estis tiel trankvila, kaj ŝia voĉo estis tiel gaja, ke neniu ploris. Kiam ŝi diris: Mi estas laca; ŝi fermis la okulojn, kaj neniam ilin malfermis.
Multaj ploris sian Fraŭlinon.
FOOTNOTE:
[8] Tiu ĉi vorto signifas "reciproka amo," ne nur inter viro kaj virino, sed ankaŭ inter patro kaj filo, aŭ amikoj. Ĝi do ŝajnas nehavi perfektan tradukon Esperantan.—E.W.