Eltiraĵo el Paul Louis Courrier. Tradukita de Paul Boulet.

Ian tagon, mi vojaĝis en "Calabre."

Estas lando de malbonaj homoj kiuj, mi kredas, amas neniun kaj malamas precipe la Francojn. Klarigi al vi tion, estus tro longa; sufiĉas diri ke ili malamegas nin, kaj ke oni pasas tre malagrable la tempon kiam oni estas ĉe ili.

Kiel kunvojaĝanto, mi havis junulon.

En tiuj montoj, la vojoj estas valegoj; niaj ĉevaloj marŝis multepene; mia kamarado rajdis antaŭ mi; vojeto kiu ŝajnis al li pli irebla kaj malpli longa perdigis nin...

Ĝis la eknokto ni serĉis nian vojon tra tiuj arbaroj; sed, ju pli ni serĉis, des pli ni perdiĝis, kaj la nokto estis densa kiam ni alvenis apud tre nigra domo... Ni eniris ĝin, ne sen suspekto, sed kiel fari?

Tie, ni trovis la tutan familion de karbisto, sidante ĉirkaŭ tablo kie, ĉe la unua vorto, oni invitis nin.

Nia junulo ne petigis sin. Jen, ni estas manĝanta kaj trinkanta, almenaŭ li, ĉar mi, mi ekzamenis la lokon kaj la mienon de niaj mastroj.

Tiuj ĉi havis certe mienon de karbistoj, sed la domo ..., vi estus kredinta ke ĝi estas armilejo. Tie estis nur pafiloj, pistoloj, glavoj, tranĉiloj, tranĉilegoj. Ĉio malplaĉis al mi kaj mi facile vidis ke mi ankaŭ malplaĉis.

Kontraŭe, mia kamarado ŝajnis kvazaŭ li estis ano de la familio: li ridis, li parolis kun ili. Pro malsingardemeco, kiun mi devus esti antaŭpensinta, li unue diris de kie ni elvenis, kien ni iris, kiuj ni estis! Francoj, pensu iom do! Ĉe niaj plej mortigeblaj amikoj, solaj, perditaj, tiel malproksime de ĉiu homa helpo! Plie, por montri ĉion kio povis perdigi nin, li ŝajniĝis riĉa, promesis al tiuj homoj pro la elspezo kaj por niaj morgaŭaj gvidistoj, tion kion ili dezirus. Fine, li parolis pri sia valizo, petante ke oni zorgu ĝin multe, ke oni metu ĝin apud lia lito. Li ne volis, li diris, alian kapkusenon. Oni povis kredi, ke ni portis la kronajn diamantojn!