La vespermanĝo finita, oni lasis nin. Niaj mastroj kuŝis sur la suba etaĝo, ni, en la ĉambro kie ni estis manĝintaj. Malalta grenejo, kien oni supreniris per skabelego, estis la dormejo kiu nin atendis, kvazaŭ nesto en kiu oni enirus, rampante sub traboj ŝarĝitaj de provisaĵoj por la tuta jaro.
Mia kamarado suprenrampis tien kaj kuŝiĝis, dormante la kapo sur la multekosta valizo. Mi, determinata je maldormi, mi plibruligis la fajron kaj sidiĝis apud ĝi.
La nokto estis preskaŭ finita tute trankvile, kaj mi komencis rekuraĝiĝi kiam, je la horo kiu kredigis al mi, ke la tago baldaŭ aperos, mi aŭdis, sube de mi, nian mastron kaj lian edzinon paroli kaj interdisputi; kaj, aŭskultante per la kameno kiu komunikis kun la suba kameno, mi perfekte komprenis tiujn ĉi vortojn diritaj de la edzo: "Nu, fine, ni vidu! Ĉu mi devos mortigi ilin ambaŭ?"
Mi restis, apenaŭ spirante, mia tuta korpo, malvarma kvazaŭ marmoro; vidante min, oni ne povis kredi ĉu mi estis viva aŭ ne.
Dio mia! kiam mi pensas ankoraŭ je tio! Ni ambaŭ preskaŭ senarmiloj, kontraŭ ili kiuj havis multe da ili, kaj mia kamarado mortata de dormado kaj de laceco! Alvoki lin? fari bruon? Mi ne kuraĝis; foriri sole, mi ne povis; la fenestro estis nealta, sed, sube, du dikaj hundoj bojegis kvazaŭ lupoj.
Post unu kvarono da horo, kiu ŝajnis al mi tre longa, mi aŭdis sur la ŝtuparo iun kaj per la fendoj de la pordo, mi ekvidis la patron, lampo en unu mano, en la alia unu el liaj grandaj tranĉilegoj.
Li unue supreniris, poste la edzino, kaj mi staris malantaŭ la pordo; li malfermis ĝin; sed, antaŭ ol eniri, li demetis la lampon kaj la edzino ĝin prenis. Poste, li eniris nudpiede, kaj ŝi, estante ekstere, diris al li mallaŭte, kaŝante per siaj fingroj la lumon de la lampo: "Malrapide, iru malrapide!"
Kiam li estis apud la skabelego, li supreniris, sia tranĉilego inter siaj dentoj, kaj, alvenante ĉe la lito kie tiu malfeliĉa junulo etendiĝis, prezentante sian gorĝon malkovritan, li prenis la tranĉilon per unu mano, kaj per la alia ... li ekkaptis ŝinkon kiu pendis je la plafono, tranĉis unu pecon kaj eliris sammaniere, ke li estis enirinta. La pordo fermiĝis, la lampo eliris, kaj mi restis sola....
Tuj kiam la tago aperis, la tuta familio, grandabrue, venis vekigi nin, kiel ni rekomendis tion.
Oni alportis la manĝaĵojn; oni servis matenmanĝon, tre puran, tre bonan: mi certigas tion al vi. Du kaponoj partoprenis. "Vi devas, oni diris la kunporti unu el ili kaj manĝi la alian." Vidante ilin, mi fine komprenis la sencon de tiuj teruraj vortoj: "Ĉu mi devas mortigi ilin ambaŭ?"