La muljunulo refalis senforte sur la benkon, kaj du lastaj larmoj fluis malrapide sur liaj palegaj vangoj....
Anstataŭ lin, vi tie sube! La maljuna sonorigisto elsonoris!
ŜAFTONDADO EN AŬSTRALIO.
Originale verkita de J. Booth, M.C.E.
Eble la plej karakteriza afero kiun oni povas vidi en tiu ĉi lando estas unu el niaj grandaj ŝaftondejoj dum plena irado.
La konstruaĵo uzata por tiu afero nesimilas kian ajn, ĝia vidiĝo estas ofte pentrinda, ofte mala. La aktiveco de la afero dum tond-tempo estas miriga; dum neuzatempo, miro estas ke la loko aperas tiel lasata kaj senbrua, kiel dezerto.
La konstruaĵo, kiun ni nomas "Woolshed" (elp. ŭulŝed), estas konstruata el ligno, per grandaj pezegaj stangegoj kaj traboj, trunkoj de arboj faligitaj en najbaroj arbaroj, apenaŭ pli ol deŝeligitaj, aŭ malebene segitaj kaj hakitaj. Ĝi estas tegmentata per ŝelo, aŭ, pli malantikve, per zinkita fero, murata per lignaĵoj, kaj interne dividata je multaj ŝafkortoj kaj vojetoj. Ĝi havas neniajn fenestrojn sed nur truojn, kovratajn, se bezone, per lignaj kovriloj.
Internaj dividaĵoj de la "ŝed" estas farataj per lignabariloj por konstrui ejojn en kiuj staras la ŝafoj.
Ĉe unu fino de la "ŝed" estas la granda ŝafenirejo, ĉe la alia, la pordego tra kiu la sakegoj de lano estas portataj al vagonoj. Inter la ŝafejo kaj tiu pordego staras la tablo aŭ benko sur kiu oni ekzamenas la ŝaflanojn; kaj ankaŭ la lanpremegilo. Apud tiu ĉi sin trovas ujoj por inko, numeriloj, brosoj, kudriloj kaj ŝnuretoj, k.t.p. La oficejeto de "ŝed-estro" kutime lokiĝas en proksima angulo. La "ŝed" eble ne estas afero tre beleta, sed tamen oni devis ĝin sperte desegni ĉiudetale, tial ke ne estu ia tempperdo nek difekteco al ŝafoj aŭ lano, nek malhelpo al tondistoj.
Nu vidu kampon, tiel grandan kaj larĝan ke oni ne povas vidi limojn ie, jen arbata per Eŭkaliptoj, altaj aŭ malaltaj laŭ iliaj specoj sed ĉiam verdaj, jen tute nearbata nature aŭ nearbigata homlabore, aŭ ankoraŭ, kaj plej ofte, nek nearbata, nek verdigata per arboj; sed plena je arboj, mortigitaj per ŝeltranĉado ringe (tie ĉi nomata "ringado," Angle, ringing).