Tiu ĉi ringado, mi devas klarigi, estas la tranĉo tute ĉirkaŭ arbo, tute tra la ŝelo, intence ĝin mortigi por plibonigi la kreskadon de la ĉirkaŭa herbaro, sen la laborego postulata por arbon elfosi.

Blankaj, nudaj, malbelaj, staras tiuj mortaĵoj, aŭ en sunbrilego, aŭ en malvarma blua lunlumo; sed iel tamen rigardindaj kaj majestaj, ĉar ili estas tiel multaj, tiel grandaj, tiel similaj.

Ĉe tia loko sin trovas nia konstruaĵo, eblege apud rivereto, eble apud fosita akvotruo, ĉar riveroj estas malmultaj tie ĉi. Ĉirkaŭe staras dometoj por tondistoj kaj laboristaj. Krom tiuj, kaj kelkaj lignaj bariloj, nenio estas videbla pli proksime ol eble kelkaj mejloj.

Neuzatempe, ĉio estas sufiĉe malaktiva, sed tiam kiam la tempo alvenas kiam la tondegado komencas, kia ŝanĝo! Tiam la tuta loko ekviviĝas, dometoj estas enloĝigitaj, eĉ troplenigataj, viroj kaj knaboj kuradas tien ĉi kaj tien, kaj anstataŭ ol la antaŭa senbruego, oni aŭdadas bruegadojn, ekkriojn, babilaĵojn ĉiaspecajn, kaj, pli laŭte ol ĉio, blekon blekegon, blekadon de ŝafoj kaj iliaj idoj!

Tiu ĉi estas la okupega tempo el jaro por la ŝafposedantoj. Dum tiuj ĉi tri aŭ kvar semajnoj ili kolektas sian ĉiujaran lanrikolton; ĉiuj iliaj ŝafoj kiuj dum la jaro paŝtis sur vastaj kampoj nun estas tie ĉi amasigataj. Tien ĉi venas tondistoj de la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la lokaj laboristaj, tiom kiom oni povas forsendi de ilia kutima laboro, kaj multe da aliaj laboruloj kiuj serĉas laboron; ĉiuj kunrenkontiĝas por kune labori ĉe tiu ĉi afero, dum ia mallonga tempo kaj tiam poste disiri ree laŭ siaj diversavojoj.

Kiel la laboro estas farata? Kion tiu amaso faros?

Jen nu la afero komencas. Matenfrue (aŭ ofte vespere de la antaŭa tago) tiom da ŝafoj, kiom povas enhavi la plej granda ŝafkorto de la ŝed’o, estas kurigataj en ĝin, tiam poste, kiam ĉio estas preta, oni plenigas el tiu ĉi ŝafkorto la pli malgrandajn dividaĵojn, kiuj ĉeestas laŭlonge ambaŭaj flankoj de la konstruaĵo. Brua laboro ĝi estas; tia vokego, tia puŝado, tia blekado, tia piedgratado, kiu daŭras ĝis la lasta ŝafo tondiĝis. La laboristoj plenumas tiun ĉi laboron kaj ili ankaŭ faras ĉiun ordinaran nespertan laboron, da kiu estas nature multo.

Inter tiuj ĉi centraj dividaĵoj, kaj la flankaj muroj staras la tondistoj. Horo batas. Ŝedestro elvokas "tempo!" Ĉiu tondisto ekprenas unu el siaj ŝafoj, trenas aŭ portas ĝin en larĝejon, rapide ĝin renversas, tenas ĝin inter siaj kruroj; kaj post malmulte da minutoj, ĝia blanka lanaro kuŝas amasata sur la planko. Tuj la nuda maldika bruteto estas forpelata tra malgranda truo en malgrandan eksterkorteton, kie oni kalkulos la nombron pro kiu ĉiu tondegisto estas pagota. En tiu ĉiu korteto ankaŭ oni gudropresas la ŝafojn kaj presas per varmega feraĵo la ŝafidojn kiuj unuafoje venas al tondegado. Ofte oni tranĉas la haŭton de ŝafo dum ĝia tondegado, sed tuj knabo alkuras al ĝi kun gudro-bastono, tiun surmeti kiel kuracsebo sur vundoj. Tiuj ĉi knaboj ankaŭ tuje levas la lanon kaj nudpiede kuras por ĝin alporti al tiu, kiu dividas ĉiujn lanarojn laŭ specoj kaj eco, metante ĉian econ en ĝian propran ejon. Tio farita, la premistoj komencas sian laboron je la lano. Ili prenas, eble, cent, aŭ ĉirkaŭ tiom da lanaroj kaj enmetas ilin en grandan kvadratan sakegon, tenatan en kaj per duobla ligna skatolego. En ĝin kaj en ĝi ili premas lanon per peza maŝino, de kiu la skatolo estas parto. Tiu ĉi maŝino estas farita el ligno kaj fero, havanta grandan radon kaj ŝraŭbon. Kiam sakego estas plena de multepremata lano, la premilo estas forlevata, la flanksuproj enfaldataj kaj kudrataj, kaj la sakego, nompresa kaj numerata, estas ruligata apud la pordego. Ĝi restas tie ĝis oni metas ĝin sur lano-vagono por forpreni al plej proksima stacidomo aŭ urbo por vendi; aŭ eble oni ĝin sendas rekte al ŝipoj por vendi en aliaj landoj.

HINDUSTANI KOMPARATA KUN ESPERANTO.

Originale verkita de Lt.-Col. H. K. Gordon.