La lingvo nomita "Hindustani," ankaŭ la "Lŭshkŭr" (ŭ kiel u en la Angla vorto "but"), aŭ la "Soldatlingvo" de la Hindujo, havas similecon tute konvinkan al Esperanto.

Hindujo, kun siaj 300 milionaj da anoj, enhavas proksimume 185 apartajn kaj malsamajn dialektojn aŭ lingvojn, kaj ĉirkaŭ 30 diversajn religiojn, la ĉefaj el kiuj estas la Hindu, kiu provizas 70% de la popolo; Muhumedan (aŭ Musulmani), 21%; Budhista, 3%, lasante 6% por ĉiuj aliaj.

En la fruaj jaroj de la Angla agado en Hindujo militoj intergentaj aŭ interreligiaj estis senĉesaj, kaj la Musulmanoj batalis la Hinduojn, kaj vice versâ, de la Nordo ĝis la Sudo, kaj de la Oriento ĝis la Okcidento de la vasta Peninsulego; tiel dum la pasado de jaroj helplingvo intertriba evoluis.

Hindustani estas fondita grandmezure laŭ la Persa lingvo, la Kortegalingvo de la Orientanoj; tamen, en diversaj distriktoj ĝi aliformiĝis per lokaj karakteraĵoj.

Sekve, la Alilandano alvenante Hindujon unue lernas Hindustani, kiu al li havigos lingvapasporton tra tuta la grandega regno; kaj se li lokiĝus en speciala loko, li lernos ankaŭ, se necese, la lokolingvon.

Kiel Esperanto, Hindustani estas kompare tre facila lingvo ekkompreni, precipe por la instruituloj, kiuj certe havas ian konon de la Persa lingvo.

Oni ne povas diri, ke la ekzistado de Kampolingvo, aŭ universala helplingvo tre difinite emis produkti pacon; ĝi neniel sin intermetis je la patruja amo aŭ je religia diverseco, sed, kiel Esperanto, sendube ĝi permesas ke unu nacio pli bone konatiĝu kun alia, kaj tiamaniere ĝi havas pacan influon.

Tamen Hindustani ne estas ĝis nun flatita, ricevinte la nomon: "Nia kara lingvo!"

Por ĝenerala interŝanĝo de sciencaj kaj komercaj aferoj Esperanto havas klaran valoron, kaj ŝajnas certe ke laŭ tiu ĉi direkto ĝi havas grandan estontecon antaŭ si.

Ekzemple, ni prenu Germanan kritikan verkon pri, eble Biologio aŭ Ĥemio; se eldonita kaj presita nur Germane, ĝi ne povos havi la disvastigatan legantaron kiun eble ĝia graveco meritas. Sed se eldonita en Esperanto, la tuta civilizita mondo estus gajnanto.