[Parto I.].—Meze de longa, larĝa vilaĝo staris dometo iom pli granda kaj, se tio estus ebla, pli pura ol la aliaj. Ĝi ŝajnis tiel hela, tiel blanka, kiel la neĝo, kaj la lunradioj ripozis sur ĝi tiel kviete kiel la pala feliĉulino en ĝi ripozis sin sur la mola lito inter la puraj blankaj bonodoraj drapoj. La virino estis tre, tre feliĉa.

Apud ŝi kuŝis mola, varma fasketo; ŝia novenaskita trezoro, la infaneto kiu devas anstataŭi karan sesjaran knabeton kiun, antaŭ ok jaroj, elmanĝis la lupoj.

La kompatindaj gepatroj nun konsoliĝis. La patrino dankeme pensis, ke ŝia edzo havos filon, kunlaboranton, kaj komforton, en sia aĝo kiam ŝi estos enterigita.

Poste envenis la patro, feliĉa kiel ŝi. La geedzoj kisis kaj benis la infaneton kaj preĝis al Dio kun kora, plena kaj trankvila ĝojego.

Dum la nokto, venteto ekblovis tra la fenestro super la lito sed la gepatroj ne vekiĝis.

Antaŭ ol tagiĝis, Davdo eliris, ĉar li devis tre frue konduki siajn bestojn al la paŝtejo, por ke ili ne tro malsatu, devigataj pasigi la tutan nokton inter la ter-muroj de la vilaĝo, for de la teruraj lupoj.

Ekvekiĝinte, Marta vidis sian—ne! ne estis ŝia, tiu ĉi bela blanka infanetino, jam havanta almenaŭ unu monaton, kiu mirante ĉirkaŭen rigardis!

Preskaŭ freneziĝinta pro ŝia perdo, la malfeliĉa patrino volis forĵeti la fremdulineton, sed la helaj bluaj okuloj sin fiksis tiel konfidemaj sur ŝia vizaĝo, ke ŝi ne povis puni la senkulpan etulinon.

Dum ŝi kuŝis, multe plorinte, duonsvena, duondorma, pura lumo ekbrilis en la ĉambreto kaj voĉo pli dolĉa ol homa voĉo murmuris en ŝian orelon: "Ni estas ambaŭ mizeregaj, mi pleje, ĉar vi povis plori, mi ne povis, kaj vi rehavos vian knabeton, mi—mi nenion scias! Estu do bona kontraŭ mia idino, kaj mi estos bona kontraŭ via ido." La lumo tiam malaperis.

Davdo revenis hejmen kun la anonco, ke la pastro venos morgaŭ por bapti la novenaskitan knabon. Li aŭdis kun mirego kaj teruro la rakonton de sia edzino. Post longa konsiliĝo, ili decidis nenion diri al la pastro pri ĉio, kio okazis. Li estis maljunulo, kaj loĝis tre malproksime, kaj nur vidis la vilaĝanojn por bapti, edzigi aŭ enterigi. La najbaroj estis amikoj, kaj ne babilus pri alies aferoj, se ne estus necese.