Post multa pripenso la gepatroj elektis el antikva idola kanto la nomon Vivieno, kaj la pastro sen ŝanceliĝo ĝin murmuris, baptante la infaninon.

Tiun nokton Marta sonĝis, ke du belegaj sinjorinoj staris apud la lulilo, unu el ili diris: "Estas bone, se ŝi havus animon senmortan, la bapto estas necesa; sed, se ŝi estus, kiel ni, sen animo, la bapto neniel malutilos." La dua diris: "Mi petas, fratino, benu ŝin!"

La unua solene resumis: "Jen mia beno, mia baptodonaco: Multaj homoj ŝin amos, ŝi sopiros pri ĉies amo kaj, se iafoje ŝi amos, ŝi ne estos reamata." Tiam okazis virina agonia ekkrio, kaj la lumo kaj sono neniiĝis.

Ofte Marto kredis aŭdi voĉojn nehomajn en la nokto. Unufoje ŝi kredis distingi la vortojn: "Se iam ŝi vidos la belecon perfektan, ŝi ĝin amos kaj eterne estos feliĉa."

Kiam Marto resaniĝis kaj rekomencis sian ĉiutagan laboron, neniam ŝi vidis lumon nokte nek aŭdis mirindan voĉon. Davdo nenion aŭdis, eĉ li ne kredis je la sonĝoj de la edzino; tamen li baldaŭ ekamis la blankan, ĝentilan Vivienon, kaj estis bonega kontraŭ ŝi. La vivo de la tuta familio estis, dum dekkvar jaroj, trankvila kaj prospera.

Vivieno fariĝis la anĝelo de la vilaĝo. Ŝia beleco ĉarmis ĉiajn okulojn; ŝia dolĉa voĉo ravis ĉiajn orelojn; ŝia kvieta kaj ĝentila karaktero, ŝia honesta konduto kaj ŝia senegala submetiĝo al la plenkreskuloj kaj, precipe, al la maljunuloj, gajnis je ŝi la aprobon de la saĝuloj. Ŝia viveco, granda kuraĝo, ŝia lerta spirito, ŝia ŝercado igis ŝin la idolo de la junaj. Ĉiuj amegis ŝin; ŝi ĉiujn egale amis, tute kiel ŝi amis bestojn, birdojn florojn, insektojn mem! Ŝi volis ja bonfari al la tuta kreitaĵo de la bona Dio. Ofte ŝi levis limakon el polva truo kaj alportis ĝin al la mola herbejo. La brutoj sciis, ke ŝi amis ilin, de malproksime ili rekonis ŝin. Ĉevaloj, bovidoj, azenoj kaj hundoj venis por ricevi ŝiajn karesojn, kaj ludis, saltante ĉirkaŭ ŝi; ofte eĉ sciuro volonte sin lasis fali el arbo en ŝiaj brakoj, mem la porkoj tre rapide kuris, por ke ŝi gratu iliajn molajn sentemajn orelojn! Jes, Vivieno estis feliĉa knabino! Sed, ho ve! ne ĉiamaj estas belaj tagoj!

Unu matenon ŝi eliris por viziti malsanan najbarinon, kaj ŝi neniam revenis.

Longe serĉadis ĉiuj, sed vane, kaj malĝojo estis en ĉies koro, pleje ĉe ŝiaj nutra-gepatroj, kiuj dum multaj tagoj ploradis.

Post unu semajno alvenis ĉe ili junulo strange vestita sed bela kaj forta. Li ĉirkaŭprenis silente Davdon, genufleksis apud la piedoj de Marto kaj kisis ŝiajn manojn. La geedzoj sciis, ke estas ilia longatempe perdita infano, kaj ili laŭe ĝojegis. Sed neniam povis ili forgesi la bonan, belan Vivienon.—Finota.

[Author’s Copyright.]