Nur unu semajno antaŭ ol li skribis tiun malfeliĉan sciigon, ni ricevis unu el liaj afablaj komunikaĵoj pri La Ventego:—
"Kara Sinjoro,—Kun vera plezuro mi ricevis la ekzempleron de la tre bele eldonata ‘Ventego,’ kaj mi dankas Vin kore por Via donaco. Volu akcepti mian plej sinceran novjaran bondeziron por Vi persone, kaj por Via gazeto."
Vere, la gravaj okazoj de la vivo venas subitege.
P.S.—La milita malsanulejo trovas, ke nia Estro ne estas sufiĉe forta por la milito. La certa oficiala decido venos nur post kelkaj tagoj.
VIVIENO.
Duparta Ferakonto de E. W.
[Parto II.].—La korteganoj tre ekscitiĝis; ĉiuj la kavaliroj de la Ronda Tablo invitiĝis por partopreni je la memorinda okazo. Oni ĉie kaj ĉiam parolis pri gravaj solenaj gloraj vidaĵoj, dancoj, ludoj, kursoj, pri bravec-provoj kaj batal-lerteco inter fortaj herooj, pri kunkurenco inter belulinoj rilate al juveloj, vestoj kaj antaŭeco. Tiel okazis ke tute sen rimarko aperis en la kortego orfulino, zorgatulino de la princo. Estis nia Vivieno, iom plibeliĝinta je formo kaj moroj, de la tempo kiam ŝi, plorante forpreniĝis de la hejmo de ŝia infaneco. La klaraj bluaj okuloj nun havis marverdan nuancon, kaj ombriĝis per longaj okulharoj preskaŭ nigraj. Ŝiaj iam blondaj, libere defalantaj haroj nun alformis kvazaŭ duoblan nigra-ruĝan kronon ĉirkaŭ ŝia malgranda kapo. Ŝia voĉo estis klara kaj dolĉa, sed estis malpli sincera, malpli korega. Efektive la novaj longaj roboj embarasis ŝin. Baldaŭ kelkaj nejunaj kavaliroj, altiritaj per ŝia modesta silento, atente rigardis ŝin, kaj eltrovis, ke ŝi havis trajtojn kaj vizaĵkoloron pli delikatajn ol tiuj de la plej adoritaj belulinoj de la kortego. Kompreneble ili esprimis al ŝi sian admiron, egale kompreneble ŝi plezure aŭdis kaj ridetis.
De tiu tempo ĉiuj kavaliroj amindumis ŝin, kaj kredis reciprokan la senton.
Tamen Vivieno ne estis feliĉa; kaj ŝi eĉ deziris morti, tiel akraj estis la ĵaluzoj de la antaŭe adoritaj belulinoj.
Unu tagon la mondfama profeto Merlin vizitis la reĝon, kaj havis solenan akcepton. Ĉiuj vidis en li la plej grandan konsilanton kaj defendanton de la nacio. Vivieno vidis nur viron malgrandan, havantan perfektajn trajtojn, fergrizajn harojn, longan barbon, okulojn dubelumajn kaj abstraktan vizaĝesprimon. Ŝi atendis ian mienon adorindan, formon suprehoman pro gracia majesteco. Tamen, post malmultaj tagoj, ŝi ne povis plu ĝui la spritemajn parolojn de la ĉirkaŭstarantoj, sed nur volis aŭdi unu voĉon, esti sola por ĝin aŭskulti.