Unu vesperon subite ekrigardanta, ŝi vidis la okulojn de Merlin fiksatajn sur ŝi kun esprimo de akra serĉado. Kviete ŝi toleris lian rigardegon kaj volonte ŝi redonis rigardon plenan je la plej ĝentila, respektega amo. Post tiu tago ili estis geamikoj. Rajdante, promenante aŭ ĉe la reĝaj salonoj, li estis ĉiam apud ŝi, kaj malicaj enviemaj korteganoj korege ridis vidi la profeton ensorĉitan de "senkora koketulino." Ilia mokado ĉagrenis nek la profeton, nek Vivienon. Ĉiutage ŝi fariĝis pli feliĉa, ŝi povis ĉion ami en tero kaj ĉielo, mem la malsaĝojn kaj malbonojn. Ŝi amegis sian belegan landon kaj—senlima feliĉeco kaj eterna—ŝi tiom amis Merlin, ke ŝi neniam pensis al la amo de Merlin; neniam ŝi demandis: Ĉu mi estas amata de li?
[Parto III.].—Denove estas grandega ekscitego en la kortego de Princo Arthur, ne plu pro reĝaj vizitantoj kaj publika gajeco, sed pro teruraj danĝeroj kaj pro la rimedoj por savi la liberecon al la lando, la honoron al la batalantoj, kaj la vivon al la popolo. La barbaroj, senfidaj Sisnaĥoj, idolanoj, homoj senhejmaj, senteraj, neamataj de siaj kunloĝantoj, nomaduloj: tiuj ĉi, per glavo kaj glaveto, fajro kaj perfido, penadas venki aliajn landojn. Ofte venkitaj, ofte forpelitaj, ili ĉiam pli multnombre revenadis kaj malrapide estis akirantaj la tutan insulon. La kavaliroj de la Ronda Tablo kaj siaj samlandanoj heroe bataladis, sed la glora malmulto devas necese cedi al la multoj, kiuj ne devis zorgi pri virinoj kaj infanoj. Nun la fino proksimiĝis. Jam sendis Arthur kaj Merlin tempo post tempo en transmarajn landojn tiom da nebatalantoj kiom la ŝipoj povis enhavi. Nun oni bezonis savi ĉiujn, kiuj restis en danĝero ĝis la reveno de la ŝipoj.
La profeto havis multajn amikojn inter la Feoj, li sciis kie trovi grandajn subterajn kavernojn, kie senĉese fluas puraj riveretoj, kaj en kies proksimeco kreskas fruktoj, grenoj kaj radikoj. La ĉeestado de tiom da homoj ja nekonvenis al la feoj, sed la feoj, kaj precipe la feinoj, estas treege patramaj. Ili neniam deziras forlasi sian landon, ili avidas nek oron nek arĝenton; en siaj spertaj magiaj manoj la arbaroj fariĝas multe pli belaj ol smeraldoj, pli multekostaj ol rubenoj. Ili honoris kaj amegis la venkitajn defendantojn de la Kimrujo. Sed la feoj sciis ke inter tiuj estis perfiduloj, pagitaj de la Sisnaĥoj. Tial ili devigis Merlin ĵuri solene neniam diri la sekreton de la kavernoj krom al unu sola estaĵo; kun ilia konsento, ili konfidis ĝin al la duonfeino Vivieno.
Nun ŝi estis plene okupata, tage rajdante, sekvita de juna ĉevalisto, al malproksimaj vilaĝetoj por instrui la loĝantojn ĉion, kion ili devos fari, nome sin pretigi por rapida forkuro; ĉiam observi la supron de la monteto de Merlin, kaj tie vidinte lumturfajro, tuj marŝi tien kun ĉiuj porteblaĵoj. Nokte ŝi helpis malsanulinojn, konsolis malfeliĉulinojn, kaj kuraĝigis timulojn.
Fine alvenis la fatala tago. Matene marŝis la Princo kun la pluparto de la kavaliroj por kontraŭbatali la Sisnaĥojn el la oriento, morgaŭe marŝos la aliaj, sub Merlin, kontraŭ alia bandego, el la nordo. Vivieno ricevis la lastajn ordonojn de la profeto, kun lia beno. Ŝi diris al li adiaŭ kaj iris returnen al la palaco. Lacega, ŝi sin kuŝis; apenaŭ dorminte, ŝi ekvekiĝis pro brilega lumo, kiu montris al ŝi tri feinojn. Unu diris: "Venu tuj kun ni, aŭ Merlin mortos!" Sen prokrasto, sen dubo, ŝi eksaltis, ĵetis sur sin nigran mantelon kaj silente akompanis ilin. Voje, ŝi sciiĝis, ke bando da armataj viroj jam ĉirkaŭis la monteton en kiu li estas ĉe la lumturo kaj, ne kuraĝinte supreniri en lokon ensorĉitan, ili atendas lian malsupreniron. Nenia feo povis averti ilin, ĉar la monteto fermiĝis kontraŭ ĉiuj nehomaj estaĵoj krom la ĉielaj anĝeloj; sed la Kristana bapto de Vivieno ŝin ebligos eniri mem en la lokon plej sekretan. Ŝi sola povas savi la vivon tiel necesegan al la tuta nacio; ŝi perdos eble sian propran vivon, tamen ŝi savos sian popolon.
Vivieno konsentis. Ŝi ricevis de la feinoj du teksaĵojn tiel delikataj kiel araneaĵo, kaj aŭdis ilian instruon. Ŝi devos trovi Merlin en malgranda observatorio apud la lumturo, sciigi al li la venontan atakon, lin decidigi sin kaŝi en proksima nevidebla kaverno kaj ĵuri solene, ke li tie restos ĝis la reveno de la Princo. Se li tute ne volus tiel lasi sian oficon, Vivieno devos ĵeti sur lian vizaĝon la bluan teksaĵon, kiu lin tuj dormigos, je dormado kiu daŭros dum centjaroj, se li ne vekiĝus per ĉarmo pli potenca. Pro tio la teksaĵo ruĝa! Ĉiuj el la feinoj ripetis: "Vualo blua por dormigi, vualo ruĝa por vekigi!" kaj subite malaperis.
Sola kaj laca, Vivieno alvenis al la monteto. Ŝi vidis la armatajn gardantojn kaj diris, "Mi alportas depeŝon al la Estro." Ili ŝin permesis trapasi. Por ke neniu povu sekvi ŝiajn piedsignojn ŝi lasis la vojeton kaj baraktis tra dornoj kaj arbetaĵoj ĝis ŝi alvenis kun manoj kaj piedoj kontuzaj kaj sangaj al la observatorio. Merlin dormis. Aŭdinte ŝian voĉon, li eksaltis kaj, aŭdinte sian tutan rakonton respondis: "Adiaŭ, iru en la kavernon, tie restu ĝis mi estos kondukinta al la batalon la virojn armatajn, kaj poste reiri en la palacon." "Pro amo de la nacio, cin savu, mia patro, ci estas la sola espero de nia patrujo."
Decide li diris, "Vi vin trompas, filino mia, neniu estas iam necesega, kiam venos la horo Dio sendas la viron. Adiaŭ!" Tiam sciis Vivieno ke la virta saĝulo neniam cedos. Ekĝemante, ŝi preĝis: "Pardonu al mi, patro mia, ke mi cin tentis. Donu al mi unu solan kison, ĉar eble ni nin neniam revidos." Malrapide, ŝanceliĝe, liaj lipoj tuŝas ŝian frunton; vibro de feliĉeco fortigis ŝiajn brakojn. Subite al li ĉirkaŭpreninte la kolon, ŝi ĵetis de poste la bluan vualon super lia kapo, kaj lin helpis atingi seĝon. Konfuza, ŝi staris rigardanta la belegan vizaĝon dormantan. Subite brila lumo blindigis ŝin, triumfaj krioj surdigis ŝin, la tero tremis kaj fendiĝis, vento el profundejo ŝin ekkaptis, turniĝadis kaj sensentan alĵetis sur la teron.
Morgaŭe Vivieno kondukis palajn forkurantojn al la kavernoj. Vespere, ellacigita, ŝi dormadis.
Dum multaj centjaroj la sklaviĝaj Kimroj komfortiĝis pro la kredo ke Merlin revivos por ilia reliberigo.